Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

La malriĉaj landoj kreskis pli ol la riĉaj

Ĉu estas ia klara tendenco, se ni komparas tiujn landojn en la nuna Eŭropa Unio (EU), kies popersona malneta enlanda nacia produkto (MEP) kreskis multe dum longa periodo, kun tiuj kies MEP kreskis malmulte? Jes: tiuj kiuj spertis rapidan kreskon ĝenerale havis malgrandan popersonan MEP-n en la komenco, dum tiuj kiuj spertis malrapidan kreskon plejofte startis kun granda popersona MEP.

Tion ilustras la grafikaĵo. La horizontala akso montras la popersonan MEP-n en aĉetpovokorektitaj usonaj dolaroj en la jaro 1950 laŭ la preznivelo de la jaro 1985. La vertikala akso indikas la averaĝan ĉiujaran kreskon inter 1950 kaj 1990 en la popersona MEP. (Temas pri reala kresko, t.e. la efiko de inflacio estas eliminita.) Ĉiu punkto en la grafikaĵo reprezentas unu landon.

La punktaro havas negativan inklinon. La plej dekstra punkto reprezentas Luksemburgion, kiu en 1950 havis la plej grandan popersonan MEP-on, 6500 dolarojn. La posta ĉiujara kresko de Luksemburgio estis malgranda, averaĝe nur 2,3 %.

La plej supra, plej maldekstra punkto reprezentas Portugalion, kies MEP en 1950 egalis nur al 1200 dolaroj sed dum la postaj kvar jardekoj kreskis per averaĝe 4,7 % jare.

La tendenco ke la malriĉaj kreskis pli rapide ol la riĉaj implicas, ke la diferenco inter la landoj malgrandiĝis. Ekzemple, la popersona MEP estis en 1950 kvinoble pli granda en Luksemburgio ol en Portugalio; en 1990 ĝi estis nur duoble pli granda. La politika slogano “la riĉaj fariĝas pli riĉaj kaj la malriĉaj fariĝas pli malriĉaj” estas ne ĉiam aplikebla.

La pli rapidan kreskon de la malriĉaj oni nomis “la atingofenomeno”. La tendenco estas trovebla kiam oni komparas landojn, kiuj ne tro malsimilas pri sociaj valoroj kaj institucioj. Oni klarigas ĝin per la eblo de la malriĉaj imiti la teknikon kaj transpreni sciojn pri produktmetodoj kaj administrado de la pli riĉaj anstataŭ mem dekomence “reinventi la radon”.

La 60aj jaroj montris rekordan kreskon

Kiel ni vidas je la fino de la tabelo, la simpla averaĝa reala kresko de la MEP inter 1960 kaj 1970 (t.e. post forpreno de la efiko de la inflacio) en la nunaj EU-landoj superis 4 %. En preskaŭ ĉiuj EU-landoj la ekonomia kresko estis pli rapida dum la 1960aj jaroj ol dum alia jardeko post la dua mondmilito. Ankaŭ la 1950aj jaroj montras grandan kreskon.

Pluraj faktoroj stimulis la kreskon dum la unuaj postmilitaj jardekoj. Multaj eŭropaj landoj, precipe Germanio, estis detruitaj kaj tial rekonstruataj. La t.n. Marshall-plano estis efektivigata dum la periodo 1948-1952 kaj sendube iom kontribuis al la ekonomia refortiĝo. Ĝin sekvis la kreo de pluraj internaciaj organizaĵoj por ekonomia kunlaboro.

Alia tipo de analizo atentas “evolublokojn”, kiuj elstaris post la milito. Ĉirkaŭ la aŭtomobilismo tia evolubloko elkreskis, ĉirkaŭ la elektro alia bloko evoluis. Temas pri novaĵoj, kiuj rezultigis amason da novaj varoj kaj novan konduton, kiuj pligrandigis la efikecon en produktado kaj transportado. Ŝajnas ke la komputila tekniko nun estas elirpunkto de nova evolubloko.

Malpli granda kresko ekde la 1970aj jaroj

La 1970aj jaroj enkondukis longan periodon kun malpli granda kresko. Grava okazaĵo estis la drasta altiĝo de la naftoprezoj fine de 1973 kaj komence de 1974. En kelkaj monatoj la prezo altiĝis je preskaŭ 300 %, kaj en 1979-1980 estis novaj grandaj altiĝoj. Krome, komence de la 1970aj jaroj estis malbonaj agrikulturaj rikoltoj en kelkaj partoj de la mondo, kiuj ankaŭ kontribuis al pli alta monda inflacio.

Tio kio okazis estis origine eventoj sur la flanko de la produktado en la ekonomio, kiuj kaŭzis aldonan inflacion kaj pagobilancajn problemojn ĉe la nafto-importantaj landoj. Tamen, la registaroj en multaj landoj agis kvazaŭ la fundamenta kaŭzo anstataŭe estus tro granda postulado. Oni praktikis kontrahan ekonomian politikon, kiu bremsis la kreskon.

Tiu klarigo baziĝas sur sufiĉe disvastigita ideo pri la ĉefaj kaŭzoj de la malgrandiĝanta kresko en la 1970aj jaroj. Tamen, ĉar la jaroj forpasis dum la malpli rapida kresko restas, fariĝis pli kaj pli malfacile kulpigi la 1970ajn jarojn. Laŭ konkura opinio, la rapida kresko en la 1950aj kaj 1960aj jaroj estis nenormala, ne la malpli rapida en la postaj jardekoj. La 1970aj jaroj signifis nur reiron al pli normala situacio.

Laŭ alia argumento la eŭropaj ekonomioj estis trafitaj de rigidiĝo. “Eŭrosklerozo” fariĝis moda vorto. Oni kulpigis kreskintan ŝtatan reguligon de la ekonomio. Tamen, la kaŭzorilatoj ne estas evidentaj. Krome, procezo de malreguligo en multaj landoj komenciĝis jam en la 1980aj jaroj.

Bo SANDELIN

La Marshall-plano

George Catlett Marshall [marŝal] (1880-1959) estis usona generalo kiu post la dua mondmilito partoprenis en pluraj internaciaj konferencoj. Laŭ lia propono 18 eŭropaj landoj ricevis gravan financan subtenon (plejparte donacojn) de Usono en la periodo 1948-1953.

RR