Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

EŬROPO

Falis la kurteno, ekis nova akto

Antaŭ nelonge la Eŭropa Komisiono prezentis en Bruselo raporton pri la ebloj de aliaj landoj eniri la Eŭropan Union (EU). En plej favora situacio staras Hungario pro diversaj “kapturnaj” ŝanĝoj ligataj al eniro en la union. Unu el tiuj ŝanĝoj koncernas la eventojn de 1989 en urbo Sopron [ŝopron] ĉe la landlimo kun Aŭstrio: ĉi tie estis unuafoje malfermita la t.n. fera kurteno, kiu apartigis eksajn socialismajn landojn disde la cetera mondo. Centoj, miloj da civitanoj de la Germana Demokratia Respubliko (GDR) tiel atingis la okcidenton, tiel forbalaante la GDR-ĉefon Honecker, la berlinan muron, kaj finfine polajn, ĉeĥoslovakajn, bulgarajn kaj aliajn komunismajn regantojn.

Nuntempe Sopron estas intime ligata kun la esperoj de hungaroj eniri la Eŭropan Union. Antaŭe evoluis en la urbo, kun loĝantaro de ĉ. 60 000 homoj, ĉefe kudrada kaj tekstila industrioj. Tamen en la lastaj jaroj okcidentaj firmaoj (ĉefe aŭstraj) aĉetis fabrikojn kaj ilin modernigis, tiel ke nun ili produktas modvestojn por Parizo. Sed Alois Schwarz [alois ŝvarc], urbestro de la translima aŭstria urbeto Eisenstadt [ajzenŝtad], multe esperas je altkvalifikitaj hungaraj specialistoj pri komputilado, kiuj loĝos en Hungario sed laboros en Aŭstrio. Oni nun konstruas en Eisenstadt centron pri novaj teknologioj, de kiu profitos ne nur la aŭstria urbo (pro impostoj), sed ankaŭ (pro la laborlokoj) la najbara hungara urbo Sopron.

Temas pri libereco

Malgraŭ tio ekzistas timoj en la EU pro “malmultekosta” laborularo, kiu povas invadi el eksaj socialismaj landoj post ties EU-eniro. Aktuale malfacilas al civitano de Ĉeĥa Respubliko aŭ Pollando akiri laborpermesilon validan en lando de la EU: ĉio ĉi ŝanĝiĝos post la sopirata eniro. Tamen laŭ Pavel Tepliĉka, komisiito de Ĉeĥa Respubliko pri intertraktoj por eniri la union: “Kiam oni diras, ke estos centoj da elmigrintoj, aŭ indikas ciferojn de tiu skalo, mi respondas: Ne, mi ne kredas. Nature, certa migrado de laboruloj ja okazos. Temas ja finfine pri libereco.”

Temas ankaŭ pri devoj, por ke kandidato-landoj konformu al rigoraj EU-kriterioj. Gravas ekzemple la rajtoj de minoritatoj, kiuj estu respektataj en la EU. Pro tio embarasiĝis Ĉeĥa Respubliko, kiam evidentiĝis en 1999, ke en urbeto Usti nad Labem ekzistas cigana getto apartigita de la cetera urbo per alta muro. Koleris Bruselo, reagis Prago: oni aĉetis la domojn de tiuj, kiuj konstruigis la muron, por ke ili transloĝiĝu for de la ciganoj. La muron oni forigis kaj tiel estis solvita la problemo.

Mirigas la klareco

Alia problemo koncernas la generaciojn. Dum maljunuloj atendas nenion bonan post eniro en la EU, la junularo entuziasmiĝas. Universitata instruantino Monika Pejerova opinias: “La studentaro prezentas la junan generacion de Ĉeĥa Respubliko kaj tio estas tre bona signo, ke ili rapidas al Eŭropo. Ili estas 20-jaraj aŭ iom pli kaj tio signifas, ke ili naskiĝis dum la komunisma reĝimo. Mirigas la klareco, kun kiu ili rigardas en la estontecon, la optimismo, la preciza kompreno pri tio, kion ili atendas de tiu estonteco. Se oni komparus tiujn gejunulojn kun la maljuna generacio, oni certe rimarkus, kiel forte ili diferencas unu de la alia.”

Restas ankaŭ senlaboreco aparte inter mezaĝuloj. Ili ankoraŭ ne ricevas pensiojn tamen devas sin vivteni. Laŭ Guenter Verheugen, kies tasko estas prijuĝi landojn celantajn eniri la union: “La alta nivelo de senlaboreco en la plimulto de kandidato-landoj maltrankviligas nin. En landoj kiel Bulgario, Latvio, Litovio, Pollando kaj Slovakio, kie senlaboreca procentaĵo tre altas, necesas okazigi urĝajn reformojn kaj estigi solidan fundamenton por ekonomia kresko kaj por novaj laborlokoj.”

Tamen kelkaj landoj, ekzemple Estonio, tiurilate sukcesas. Atentigis Verheugen, ke pro ekonomiaj reformoj la EU jam en 1997 komencis intertrakti kun Estonio pri ties EU-eniro. Sed kelkaj okcidenteŭropaj politikistoj ŝajne ne emas rapide akcepti eksajn socialismajn landojn en la EU – aparte ne la eksajn respublikojn de Sovet-Unio. Ili timas malkontentigi Rusion, kiu rezulte de la plivastigo de la EU povus eksenti sin en pli granda izoliĝo. Tamen ĉiuj deklaras, ke EU-plivastigo neeviteblas: ĉu frue, ĉu malfrue, ĝi okazos.

Evgeni GEORGIEV