Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Fine de aprilo imamo de roterdama moskeo estis intervjuita televide; en si mem nenio nova. La ĵurnalisto tuŝis ankaŭ la temon “samseksemo”, al kiu la imamo — ja devena el fora lando, fakte por la raporto eĉ ne gravas ĉu el Turkio, el Maroko aŭ el kie ajn — laŭ sia profunda konvinko reagis, ke laŭ li samseksemo estas “kontraŭ la naturo”, estas “malsano danĝera por la nederlanda popolo”, kaj estas kontraŭ la instruoj de la Nobla Korano. Se tion li estus dirinta nur en loka kunveno, verŝajne oni estus reaginta: “Nu, li, ankoraŭ ne longe en nia lando, ne konas niajn liberalajn opiniojn; do li ankoraŭ reagas paseisme. Certe poste li iom pli kleriĝos.” Sed tia duon-koloniisma reago ja ne eblas, kiam io okazas televide.
Sekvis vera inundo. Protestoj, kompreneble, de la landa geja organizaĵo. Protestoj de politikistoj, kaj dekstraj kaj maldekstraj. Ĉar ne plu eblas en la nederlanda socio kondamni homojn pro ilia haŭto, raso, religio aŭ seksa orientiĝo. Jure ĉiuj homoj en Nederlando ja estas egalaj, nun ankaŭ koncerne la nupton.
Preskaŭ tuj pluraj aliurbaj imamoj publike subtenis sian kolegon en lia kondamno de samseksemo. Sed — kaj jen la problemo nun nepre solvenda — per alvoko al la justico, kiun sendepende unu de l’ aliaj faris pluraj organizaĵoj kaj instancoj samtempe, per kio oni do postulas juĝistan verdikton — espereble kondamnon, laŭ ilia opinio —, samtempe oni kolizias kun la baza jurprincipo de la lando, ke cent-procente estas disigitaj la (neŭtrala) ŝtato kaj la religiaj instancoj. Ĉar kio nun okazu? Ĉu la juĝisto (do ŝtata instanco) verdiktu super islamo (religio)? Aŭ ĉu oni simple agnosku, ke kadre aŭ baze de kiu ajn religio oni rajtas senlime diskriminacii kiun ajn?
Kaj kiel statas la temo samseksemo intertempe ĉe la kristanaj eklezioj?
La romkatolika eklezio ankoraŭ relative freŝdate renovigis sian kondamnon de samseksema praktiko. Do “oni rajtas esti tia, sed fari nenion pri ĝi”, — pozicio, kiun en Nederlando preskaŭ neniu plu opinias serioza, eĉ ne interne de l’ romkatolikaj paroĥoj. En la etaj, malnovtradiciaj protestantaj eklezioj oni ĉiam ankoraŭ vivas kun la ideo, ke “io simila en niaj rondoj ne ekzistas”. Ĉe kelkaj protestantaj eklezioj — la remonstrantoj (tipe nederlanda liberala protestanta eklezio) kiel unuaj — oni intertempe akceptis la faktan situacion, ke gejaj kaj lesbaj paroj ja ekzistas kaj ili do ankaŭ povas peti la dian benon dum diservo. Kaj ĝuste hodiaŭ venis novaĵo ĉi-tema pri la plej granda protestanta organizaĵo: la t.n. “Kune-survoje-procedo” de l’ Nederland-Reformacia Eklezio, la Reformitoj kaj la Luteranoj. La Nederlanda Luterana Eklezio tre klare postulis, ke en la novaj reguloj por la (jam de jaroj farata) eklezia unuiĝo de l’ menciita triopo nepre restu plenrajta loko por gejaj kaj lesbaj nuptoj, ĉar alie la sinodo luterana komplete bojkotos la pluan unuiĝoprocedon. Do ne nur en islama rondo samseksemo ankoraŭ estas problema.
Restas ankoraŭ multe por fari, antaŭ ol oni akceptos ĉiujn homojn sendiskriminacie egalaj.
Gerrit BERVELING