Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BENINO

Konduku min policejen

Apenaŭ kredeblas, sed en Benino rompŝtelistoj volas esti arestitaj de la polico. Tio estas, ili preferas polican traktadon ol tiun de ordinaraj civitanoj. Ekzemple en 1999 mortis 30 ŝtelistoj, kiam ilin kaptis popolamaso. Iufoje ŝtelistoj estas benzinumitaj kaj vive bruligataj; eĉ policanoj estas batataj, kiam ili provas savi viktimon.

Kiel multaj landoj, Benino spertas ekonomian krizon. Tio kondukas al krimado, aparte al rompŝtelado de ekzemple motorcikloj kaj veturiloj. Ankaŭ bankoj estas prirabataj. Ofte krimuloj, se kaptitaj, iras prizonen sed baldaŭ estas liberigitaj kaj rekomencas sian kriman vivon. Leĝoj de frua kolonia periodo ankoraŭ validas kaj pro tio estas sankciataj pluraj deliktoj.

Lastatempe landaj organizaĵoj pri homaj rajtoj kaj la registaro okazigis kampanjon por atentigi pri la neceso fidi la landan justicon: samtempe la registaro promesis ĝin fortigi. Kvankam popola venĝado ne tute malaperis, ĝi tamen malkreskas: falis en la jaro 2000 la nombro de mortigitaj ŝtelistoj. Tamen kaptita ŝtelisto daŭre petas, ke oni konduku lin al la plej proksima policejo.

Christian FABOSSOU