Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Mateno

Ĉiu mateno estas nova viven-reveno, ekde l’ praekzisto revelacio de l’ kreivo, kien novnaske resurektas la vivo en plantoj, bestoj kaj ĉiuj estoj.

Surherbe matene la roso ĝardene magiiĝas al perloj, dum nin vekas la merloj, paseroj kaj alaŭdoj per la aŭroraj glorolaŭdoj aŭgurante esperon kaj promesante serenon.

Mateno virge odoras, la plantoj intense aromas.

Mateno eminentas, al la tago suverenas, aŭrore ekgemas, sukcenas, rubenas.

* * *

Problemoj Kiam la aferoj glatas inklinas oni al malemo.

Cerbfunkcioj ofte platas ĉe l’ foresto de problemoj.

Sen problem’ la viv’ malplenas kaj malgraŭ la vivoŝarĝo, ĝi nin ĉiam antaŭen trenas al la nova aga larĝo.

Problemoj ekzistas por esti solvataj kaj nin puŝi al plenum’ de l’ devoj, al displektoj kaj al kreoj.

Nur problemoj, manko kaj malsato naskas nov-inventojn kaj grandajn artverkojn.

Pritiščine, 2-9-2000

* * *

Amikeco Amikecon necesas flegi kaj regule ĝin aspergi kiel florojn kiuj velkas kaj putras se regule oni ilin ne nutras.

Inter la amikoj ekzistas veraj kaj malveraj same kiel inter la floroj kreskas trudherboj variaj.

Ni do flegu la amikecon veran kaj ĝin kiel florojn aspergu kaj sterku, dum la amikecon malveran ni kiel trudherbon elsarku.

* * *

Eraroj Ne punu infanon kiam ĝi eraras, ĉar eraro progreson ne baras.

De l’ eraroj kaj fuŝoj ĝi lernas pli ol de l’ gepatraj kaj instruistaj puŝoj.

Je pli grandas la eraro des pli grandas la sci-akaparo.

Ĉar denove sam-erari ĉiu evitas kaj el ĉiu eraro oni ion profitas.

* * *

Memorbrizoj Dum la vintraj longaj frostoj nin varmigas la memoroj, ni postspuras memorfostojn de l’ belaĵoj el la foro.

En la koro reas sparko de l’ junaĝa sopirardo.

Dum someraj tagsufokoj nin freŝigas eksa brizo de l’ memoroj ĝu-elvokaj kaj nin helpas for el krizo de l’ alvene olda aĝo per bonven’ kaj sen damaĝo!