Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
En la mezo de la vasta altebenaĵo, Ĉirkaŭate de kastel- kaj palacaspektaj Monolitegoj de ŝtono, per longaj, rektaj, rapidaj fingroj, pri sia bela artaĵo
Ŝi laboras, zorgante ke la desegnaĵo Konceptita en ŝia menso, en perfektaj Dimensioj kaj koloroj kaj kun korektaj Ritaj simboloj, fariĝu ĝuste pentraĵo
Pri ŝia plej interna anima vizio Vizio naskiĝinta en for-Siberio Antaŭ multaj generacioj kaj portita
Trans-Beringe, tra-Jukone, laŭ-Rok-Montare Ĝis Monument-Valo, kie en altspirita Sonĝado ŝi teksas nun kvazaŭ ĉealtare.
Arlino Jazio teksas belan tapiŝon Navahoan laŭ originala modelo Hejmkonceptita. Iom similante fiŝon En hipnotigas akvaria naĝpelmelo,
Ŝia menso, zigzagante de unu parto Al alia de la malkutime kompleksa Tuttapiŝa plano, timante ke la arto Kiun ĝi elpensas ĝin retenu en teksa
Revo eterna kaj malpermesu ĝin sane Reveni en ĉiutagan vivadon, saĝe Naskigas savrimedon. Subaekstremaĵe
De la tapiŝo Arlino kudras, kaŝmane, Sekretan ekstermodelan elirfadenon Laŭ kiu la menso faru hejmenrevenon.
Festotago en Navaholando. Alttago De tutgenta kunveno. Tago de dancado, Kantado, manĝado, rajdado, babilado.
Tago de kunĝojo, flortempo de kunago.
Avinjo Begajo, en sia konusforma Ŝtip-kaj-kotdomo, vestiĝas por la evento, Surmetante belajn turkisaĵojn kun sento De preterkutima celo, de perternorma
Merito. Ĉielbluegaj estas la gemoj De ŝia kukurbflor-kolĉeno. Bluaj estas Tiuj de ŝiaj braceletoj, ŝiaj ringoj,
Ŝiaj harpingloj. Kontraŭ mensogoj, blasfemoj Kaj misfaroj ŝi sentas sin ŝirmata, restas Forta pro la dia bluo sub siaj fingroj.
En aparta konusforma ŝtip-kaj-kotdomo Ruĝ-Nubo pretigas sanktan ŝvitbanon. Rondo Da glataj riverŝtonoj atendas. Kun zorgo Li estigas fajron meze de ili. Ĝoje
Li sin devestas kaj staras tie, nudkorpe, Apud la flamoj. El proksima argilpoto Li prenas manplenojn da akvo kaj ritmode Ĵetas ilin laŭvice sur la varmajn ŝtonojn.
Suprenleviĝas pezaj cirkloj de vaporo.
Ruĝ-Nubo komencas ŝviti laŭ la plenlongo Kaj plenalto de sia korpo. Preĝparole
Li petas ke la Ĉiopovanto pardonu Al li liajn misagojn, cedu al li novajn Ŝancojn reesti purkora, purkarna homo.
Jam de semajnoj Granda-Aglo estas malsana.
Alvenas Grand-Urso kun spertego ŝamana Por fari savan terbildon. Kun boninfana Seriozo, pere de malnov-Novmondana
Scio, tiu purigas farspacon per mana laborado kaj figurojn de spiritbana Efiko komencas desegni, kun gentana Fido, surgrunden mem, laŭ praa Indiana
Tradicio. Persable, perŝtone, pergrene, Perpolve, perbere, pernukse, perpolene Li plenumas la pentraĵon, tiam sidigas
La malsanulon mezen de ĉio, devigas Tiun resti surbilde dum longa preĝado Ĝis finefektiviĝos la resanigado.
Per mia tamburo mi sonigas la bazan Ritmon de la vivo, la senĉesan pulsadon De la sangofluo, la konstantan spiradon De la pulmoj, la altceremoni-okazan
Surgrundan stamfadon de dancantaj piedoj.
Per miaj klakiloj mi aŭdigas la sonojn De la natura medio, la bekajn tonojn De la pegoj, la susurojn de la florbedoj
En ventaj tagoj, la zumadon de insektoj Kuniĝantaj ĉirkaŭ nektarfontoj, la kriojn De lacertoj en urĝa sudherba kurado.
Sed per mia fluto, en pli dolĉa kantado, Mi aŭdigas pli internegajn melodiojn Pri koraj eventoj, pri animaj efektoj.
Dum Dua Mondmilito, en Sud-Pacifiko, Nia lando havis komunikajn problemojn Ĉar ĉiujn gravajn mesaĝojn la malamiko Sukcesas kapti kaj deĉifri. Tiajn temojn
Mi kaj miaj samgentanoj, intersoldate, Priparolis kaj kunkonceptis la proponon Militmesaĝi Dine-lingve. Ĉirkaŭate Tial de fremduloj malkonantaj la sonon
De nia Navahoa lingvo, ni eltrovis Ĉifrolingvaĵon kiun tute malscipovis Niaj kontraŭstarantoj. Kvindek jarojn poste,
Kiam ni jam maljuniĝis aŭ, eĉ pli koste, Mortis, nur tiam la blankrasa registaro Konsentis nin danki pro nia lingva faro.
tamburo sonas. Klakiloj aŭdiĝas. Fluto Muzikadas. Nudbrusta, nudbraka, nudkrura Dancanto venas, en ritma korpa konduto, Kun man-, ŝultro- kaj piedgestado aŭgura,
Girigas grandajn rulringojn en sammomenta Irado ĉirkaŭkola kaj ĉirkaŭtalia, Ĉirkaŭbraka kaj ĉirkaŭgamba, evidenta Memdisciplino de alta ceremonia
Eĉ religia valoro. Je la kulmino De la danco, la dancanto interteksigas La rulringojn por formi simbolan terglobon,
Tiel indikante Navahoan aprobon Pri la altdia volaro kiu kunligas Ĉiun kaj ĉion en daŭra cirkla senfino.