Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

RUSIO

La ĉuvaŝa lingvo

Inter pli ol cent lingvoj parolataj en Rusio, la ĉuvaŝa okupas la kvaran lokon kun proksimume 1 800 000 parolantoj. Malgraŭ tio multaj homoj en Eŭropo kaj en aliaj partoj de la mondo apenaŭ aŭdis pri ĝi. Ĝi interesas lingvistojn per siaj historio, gramatika strukturo, fonetiko kaj vortaro.

Nun la ĉuvaŝa estas unu el la du ŝtataj lingvoj de la Ĉuvaŝa Respubliko (la alia estas la rusa).

Ĉuvaŝio okupas la mezan basenon de la rivero Volgo kaj najbaras kun Tatario kaj la regiono de Niĵnij Novgorod. Laŭ sia statuso ĝi estas lingvo de ŝtataj organoj de la respubliko, lingvo de gazetoj, televido kaj radio. Vizitantoj de la respubliko povas vidi ĉuvaŝlingvajn ŝildojn, reklambildojn kaj surskribojn en urboj, vilaĝoj kaj apud ŝoseoj. Ĉiuj ŝtataj dokumentoj nepre estas skribataj dulingve: ruse kaj ĉuvaŝe.

La ĉefurbo de Ĉuvaŝio estas Ĉeboksari, kiu, kun proksimume 500 000 loĝantoj, estas unu el la kulturaj kaj industriaj centroj de la volga regiono. Tie troviĝas bazaj studlokoj pri la ĉuvaŝa lingvo. Unu el tiuj estas la fakultato de la ĉuvaŝaj kulturo kaj lingvo en la Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato. La plej multaj ĉuvaŝlingvaj gazetoj kaj revuoj estas eldonataj en Ĉeboksari. Ĉiutage funkcias ĉuvaŝaj televido kaj radio.

La ĉuvaŝoj (aŭ ĉuvaŝlingvanoj) loĝas ne nur ene de la limoj de la Ĉuvaŝa Respubliko. Fakte ĉi-lasta estas la regiono plej multe loĝata de ĉuvaŝoj. La procento de la loĝantoj apartenantaj al la ĉefa nacio estas la plej alta en Ĉuvaŝio inter la respublikoj de la Rusia Federacio (ĉirkaŭ 68 %). Ekzemple en Tatario nur 48 % estas tataroj. Krom en Ĉuvaŝio la ĉuvaŝoj, pro multaj historiaj kialoj, loĝas ankaŭ en tre diversaj lokoj. Unue, kompreneble, en najbaraj regionoj: Tatario, Baŝkirio, Samara kaj Uljanovska provincoj. Alia granda parto de ĉuvaŝoj loĝas en Siberio (ĉefe en la Tjumena kaj Kemerova provincoj), kien ili translokiĝis ĉefe en la 19a kaj 20a jarcentoj.

Genealogio

Esploristoj pri la ĉuvaŝa lingvo longe ne povis interkonsenti pri la demando al kiu lingva familio ĝi apartenas. Kulpas iom stranga gramatika strukturo de la lingvo kaj vortaro. Multaj opiniis, ke la ĉuvaŝa estas tjurkigita finno-ugra lingvo, ĉar ĝia gramatiko enhavas kelkajn elementojn de la finno-ugraj (ekz. la negativa formo de imperativo an) kaj kelkaj vortradikoj troviĝas ankaŭ en la finno-ugraj. Krom tio multaj diferencoj disde aliaj tjurkaj lingvoj certigas tion. Sufiĉas diri, ke diversaj tjurklingvaj popoloj kutime komprenas unu la alian, sed ne la ĉuvaŝoj). Tamen esploristoj kiel Fejzĵanov kaj N. Aŝmarin argumentis, ke la ĉuvaŝa estas vera tjurka lingvo, posteulo de la bolgara, kiu estis la lingvo de la volga bolgara ŝtato. Iam (eble en la komenco de la komuna erao) la tjurkaj lingvoj dividiĝis en la tiel nomatajn r- kaj z-lingvojn. Nur unu moderna lingvo apartenas al la r-lingva grupo de tjurkaj lingvoj — la ĉuvaŝa. Pro tio la ĉuvaŝa konservis multajn elementojn de malnovaj tjurkaj r-lingvoj en la fonetiko, morfologio kaj vortaro. Tial parolantoj de aliaj modernaj tjurkaj lingvoj (z-lingvoj) ne povas kompreni la ĉuvaŝan.

Literoj

La moderna ĉuvaŝa uzas cirilan alfabeton. La kreinto de la ĉuvaŝa alfabeto estas Ivan Jakovlev, fama ĉuvaŝa klerigisto. Krom la originaj literoj de la rusa alfabeto, la ĉuvaŝa varianto enhavas specialajn literojn: a kun hoketo, e kun hoketo, ipsilono kun du streketoj supre, c kun cedilo, kiuj indikas ĉuvaŝlingvajn sonojn malestantajn en la rusa. Pro tio, ke la ĉuvaŝa ne havas voĉajn konsonantojn (konsonantoj povas voĉiĝi nur en difinitaj sonkombinoj), tiaj literoj renkontiĝas nur en rusaj vortoj. Same oni povas diri pri la litero y. La litero o montras molecon de antaŭe troviĝantaj konsonantoj en vortoj kun malantaŭaj konsonantoj.

Prononco

La ĉuvaŝa havas relative malfacilan prononcadon, kiu iom malsimilas al tiu de aliaj tjurkaj lingvoj. La vokaloj estas dividitaj en du grupoj: antaŭaj kaj malantaŭaj. En unu vorto ne povas kunesti vokaloj el diferencaj grupoj (escepte de la vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj). La fina vokalo de radiko influas variantojn de afiksoj. Se la fina radikvokalo estas antaŭa, ĉiuj vokaloj en la afiksoj estas ankaŭ antaŭaj kaj male. La originala ĉuvaŝa vorto neniam komenciĝas per voĉa konsonanto kaj per du aŭ pli da konsonantoj. La molecon kaj malmolecon de la konsonantoj difinas la najbaraj vokaloj.

Gramatiko

Kiel ĉefajn specifaĵojn de la ĉuvaŝa gramatiko oni povas nombri tiujn de aliaj tjurkaj lingvoj. Tiuj specifaĵoj estas la jenaj:

* Ĉefa maniero de vortformado kaj vortŝanĝado estas afiksa. La radiko de ĉiu vorto restas konstanta, neniam ŝanĝiĝas. Ĉiu afikso havas nur unu signifon, kaj ĉiu signifo doniĝas per unu afikso;

* Malesto de la genra kategorio. La sekso de homoj kaj animaloj doniĝas per specialaj vortoj;

* Rilatoj inter objektoj esprimiĝas ne per prepozicioj (kiel en plimulto de la eŭropaj lingvoj) sed per postpozicioj, kiuj lokiĝas ne antaŭ, sed post la vortoj;

* Kvalifikantoj ĉiam antaŭas la kvalifikatojn;

* Predikato ĉiam lokiĝas fine de la frazo. Se en Esperanto ni diras “Mi iras hejmen”, ĉuvaŝe oni diras epe kile kajatap (“Mi hejmen iras”);

* Laŭ la ekstera aspekto de vorto ne eblas difini al kiu vortklaso ĝi apartenas. La nombro kaj konsisto de vortklasoj en la ĉuvaŝa ne tro diferenciĝas de tiuj en aliaj tjurkaj lingvoj. La ĉefaj vortklasoj estas: substantivoj, verboj, adjektivoj, adverboj, pronomoj, numeraloj, verbaj adverboj, participoj.

Kiel kategoriojn de substantivoj oni povas nomi pluralon, apartenon kaj kazon. La sinsekvo de afiksoj donantaj signifojn de tiuj kategorioj diferenciĝas de tiuj en aliaj tjurkaj lingvoj: komence lokiĝas afikso de aparteneco, poste la afikso de pluralo kaj fine la afikso de kazo. Ekz. tavan+amar+sen+e (tavan parenco, amar nia, sen afikso de pluralo, e al) — “al niaj parencoj”. Aparte menciindas la afikso de pluralo sen, kiun oni tute ne renkontas en aliaj tjurkaj lingvoj, kaj ankaŭ la kunfandiĝo de akuzativo kaj dativo en unu formon.

Tre diversforman sistemon kreas la kategorioj de verbo. La plej granda estas la kategorio de tempo, kiun formas la sekvaj bazaj tempoj: prezenco (eblas doni ankaŭ la venontan tempon), futuro, videbla preterito, nevidebla preterito kaj iuj kompleksaj tempoj (delonge pasinta, longdaŭre pasinta kaj aliaj).

Samkiel en aliaj tjurkaj lingvoj la verbo en la ĉuvaŝa havas ankaŭ multe da modoj (imperativo, subjunktivo, kondicionalo, optativo kaj aliaj), kaj kreas t.n. verbidojn: adverbojn kaj participojn.

Unu el la specifaĵoj de la ĉuvaŝa verba sistemo estas specialaj kompleksverbaj formoj, donantaj modajn signifojn kaj ag-aspektojn. Tiuj kombinoj enhavas: ĉefan elementon (kiel regulo participon aŭ verban adverbon) kun leksika signifo kaj helpan elementon (finitiva verbo) kun gramatika signifo. Ekz. ĉupsa kiltem (“mi alkuris”), vulasa tujĉram (“mi finlegis”), kiles pulatj (“oni devas veni”) ktp.

La ĉuvaŝa adjektivo povas kvalifiki ne nur objektojn sed ankaŭ agojn. Lajaĵ aĉa, lajaĵ verenetj (“Bona infano, bone lernas”).

Diference de aliaj tjurkaj lingvoj la numeraloj de la ĉuvaŝa povas havi du formojn: ĉefan kaj mallongan. La mallonga formo renkontiĝas ĉe substantivoj: ikke (“du”), ike ŝjurt (“du domoj”). La substantivo en tiu okazo ne prenas la afikson de pluralo.

Influo de aliaj lingvoj

Tre miksa situacio estas observata en la vortaro de la ĉuvaŝa. Kaŭzo de tiu diversformeco estas la historio de la popolo, kiu najbaris kun multaj aliaj. Du ĉefaj grupoj de la ĉuvaŝa vortaro estas: propraj ĉuvaŝaj vortoj kaj depruntitaj vortoj. La lastaj ankaŭ dividiĝas en du grupojn: pruntaĵoj el parencaj tjurkaj lingvoj (antaŭ ĉio de la tatara) kaj tiuj de aliaj neparencaj lingvoj. Laŭ la ekstera aspekto de pruntitaj vortoj eblas diri, kiam ili estis pruntitaj. La vortoj delonge pruntitaj havas jam sonan aspekton laŭ la fonetikaj leĝoj de la ĉuvaŝa kaj ne sentiĝas nun ilia fremda origino. Male antaŭnelongaj pruntaĵoj ankoraŭ konservas sian originan prononcon.

Ekzemploj:

* Propraj ĉuvaŝaj vortoj: ŝjin (“homo”), samsa (“nazo”), sisna (“porko”), ŝan (“frostiĝi”) — tiuj vortoj malestas en aliaj tjurkaj lingvoj; ijt (“demandi”), ura (“piedo”), ŝjuŝj (“haroj”), atte (“patro”), anne (“patrino”), her (“filino, knabino”), ut (“ĉevalo”), pula (“fiŝo”) kaj multaj aliaj ĝeneralaj tjurkaj vortoj. La vortoj de tiu grupo konsistigas ĉirkaŭ 50 procentojn de la tuta ĉuvaŝa vortaro.

* Pruntoj el aliaj lingvoj:

* el tjurkaj lingvoj (ĉefe el la tatara): jalan (“ĉiam”), jultaŝ (“amiko”), javaŝ (“malrapida”), sara (“flava”), alak (“pordo”), akaŝ (“cigno”) kaj aliaj;

* el netjurkaj lingvoj:

* el la araba: aval (“antaŭe”), emer (“vivo”), vahat (“tempo”), masar (“tombejo”), salam (“saluton”), ten (“religio”), ĵalaĵ (“popolo”) k.a.;

* el la persa: asta (“metiisto, majstro”), erne (“semajno”), patŝa (“reĝo”), paĵa (“ĝardeno”), taŝman (“malamiko”), tus (“amiko”) k.a.;

* el la mongola: pil (“mielo”), pattar (“heroo”), pujan (“riĉa”), ĉul (“ŝtono”) k.a.;

* el la finno-ugraj lingvoj (marea kaj udmurta): kaj (“foriri”), pjurtj (“domo”), sahal (“malmulte”), pukan (“seĝo”) k.a.;

* tre granda grupo de rusaj pruntaĵoj: kuŝak (“kato”), apat (“manĝo”), kampa (“fungo”), tuĵtar (“kuracisto, doktoro”), ŝkul (“lernejo”), karap (“ŝipo”), ŝjemje (“familio”), puŝar (“brulego”), lavkka (“vendejo”), kaŝni (“ĉiu”), kuĉeneŝj (“donaco”) k.a..

Certe, la lasta grupo estas la plej granda, ĉar preskaŭ ĉiuj ĉuvaŝoj posedas la rusan kiel la duan gepatran lingvon. Ĉe tio en sia parolo la ĉuvaŝoj ofte uzas diversajn rusajn vortojn. La nombro de tiuj pruntaĵoj ĉiam kreskas.

La supre donita listo de lingvoj ne estas kompleta. Ekzistas tre multaj hipotezoj, laŭ kiuj la ĉuvaŝa pruntis vortojn el pluraj aliaj; oni nomas eĉ lingvojn de ŝumeroj kaj amerikaj indianoj.

Nuntempe, kiel en la tuta mondo multe influas la ĉuvaŝan vortaron terminoj de la angla: kompjuter (“komputilo”), menedĵment (“administrado”), prodjuser (“enscenigisto”) k.a..

Literaturo

La skriba verkado ne havas longan tradicion, kvankam iuj ĉuvaŝaj verkistoj jam atingis rekonon ne nur inter rusiaj, sed ankaŭ inter eksterlandaj kolegoj. La plej famaj ĉuvaŝaj verkistoj estas: Konstantin Ivanov (kun senmorta poemo Narspi), Miŝŝi Sespel, Peter Ĝusankaj, Fjodor Ujar, Nikifor Mranjka, Miŝŝi Juĵma, Gennadij Ajgi, Jeva Lisina. Kontraste al relative juna skriba verkado (kvankam iuj ĉuvaŝaj esploristoj asertas ke antaŭe ekzistis ĉuvaŝlingvaj verkoj surbaze de la araba alfabeto kaj eĉ la runa), inter ĉuvaŝoj de antikva tempo estis disvastigita la buŝa popola verkado, ĉefe en formo de kantoj. Ne hazarde Ĉuvaŝujon oni nomas la lando de cent mil kantoj.

Referencoj

La plimulto de la sciencaj verkoj pri la ĉuvaŝa estis farita ruslingve. Oni povas nomi tiujn de Nikolaj Aŝmarin, Vasilij Jegorov, Miĥail Fedotov, Ivan Pavlov (ĉuvaŝlingve), Ivan Andrejev, Nikolaj Jegorov. Tiuj, kiuj ne posedas la rusan, legu la verkojn de J. Benzing (“Das Tschuwaschische” en Philologiae turcicae fundamenta, Wiesbaden, 1959) kaj J. R. Krueger (Chuvash manual: Introduction, Grammar, Reader and Vocabulary, Bloomington: Indiana University, 1961). Aliaj verkistoj pri la temo estas M. Räsänen, G. Ramstedt, H. Paasonen, kaj J. Budenz.

Aleksandr BLINOV/Eduard LEBEDEV