Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Multaj kritikistoj atribuas la sukceson de Dek tri tagoj al tio ke oni metis la vidpunkton ĉe la okuloj de speciala konsilanto de prezidanto Kennedy, Kenneth O’Donnell [kenet odónl], ludata de Kevin Costner [kevn kozner], unu el la produktistoj.
Kennedy havis elekto-eblon inter nuda perarmila solvo, kiu riskas tuj startigi tutmondan nuklean konfrontadon, kaj tiu pere de negoco, kaj Kennedy penis laŭiri la duan vojon. Pruvas la sanecon de la usona demokratio, ke tia filmo estis bone akceptata de la publiko. En la fono estis ankaŭ nostalgio al la “Camelot” [kemlot], atestata, ekz., de la magazino Time [tajm], kiu revokis, kontraste al la banala inaŭguro de prezidanto George W. Bush [ĝorĝ buŝ], sian propran raporton pri la ekscito kiam “la plej bonaj kaj la plej brilaj” enmoviĝis, la 6an de januaro 1961.
En la filmo la fratoj Kennedy kaj ilia irlanddevena konsilanto rezistis preskaŭ solaj la militistaron. Oni ne surpriziĝas pri la paroloj de Curtis Lemay [kertis leméj]. Estas iel alie pri la ĉefo de stabo de Kennedy, generalo Maxwell Taylor [meksŭel tejler]. Li verkis, dum la prezidanteco de Eisenhower [ájznhaŭer], furoran libron Necerta trumpeto2, en kiu li refutis kion li nomas teorio de amasa reprezalio. Taylor asertis ke oni devas koncentri sian klopodon al la venko en lokaj militoj per konvenciaj armiloj kaj per ekonomiaj kaj politikaj rimedoj. Taylor en tiu ĉi filmo tamen estas neniel diferenca de Lemay, al si ĵurante venĝi la honton de la malsukcesinta surteriĝo en la Golfo de Porkoj. Kennedy firme decidis post la evento, ke li neniam duan fojon akceptos rekomendon de la kombinitaj ĉefoj de stabo sen unue defii ĝin.
Post konferenco en la Ovoforma Buroo de la Blanka Domo, generaloj diras al si en la koridoro, ke oni devas fari ion por forigi la Kennedy’ojn. La spektantoj subite sentas, ke tio povis konduki al la tragedio en Dallas [dalas]. Multaj pensas, ke tio estas parto de granda skemo inkluzivanta la mortigon de Martin Luther [lufer] King, sed oni flaras eblon de rekta komploto fare de la militistaro.
Militistoj sin trovas ankaŭ en Sovetio. La filmo enkondukas epizodon pri rekta kanalo inter Ĥruŝĉov kaj Kennedy. Prosperis al Ĥruŝĉov fine subpremi la militistaron, kaj la transportoŝipo dramece ĉirkaŭturnas sin antaŭ la kuba marbordo. Iu filmrecenzisto komentariis, ke tiu persvadinto estis Anastas Mikojan. Tio tre povas esti.
Mi mem vivis tiujn tagojn surloke en Novjorko. Dum tiuj tagoj, la sorto de la planedo estis en la manoj de deko da personoj, kio estis situacio ne imagita de la raciistoj de la 19a jarcento sed io absurda.
En sceno proksima al la fino personoj de la dramo diras unu al alia: “Ni venkis kun la subteno de aliancanoj en la Pan-Amerika Unio kaj en UN”. Ni sekvu tiun direkton, kaj faru amikojn en suda Azio. Ili ne sciis, ke ili kaptiĝos en senfina marĉo de Vjetnamio. Unu generacion poste la prezidanto de Usono estis la ekskontraŭmilita movadano Clinton [klintn].
Ĉefrolantoj. De maldekstre: Kenneth O’Donnell (Kevin Costner), Robert Kennedy (Steven Culp), John F. Kennedy (Bruce Greenwood).
Ekzekutiva Komitato de la Konsilio de Nacia Sekureco (reala foto).
1. J.F. Kennedy, 2. Dean Rusk, sekretario de ŝtato, 3. Robert McNamara, ministro pri defendo, 5. Maxwell Taylor, prezidanto de la kombinitaj ĉefoj de stabo, 8. Robert Kennedy, prokuroro ĝenerala (ministro pri justico), 9. Theodore Sorensen, speciala konsilanto de la prezidanto, 11. McGeorge Bundy, speciala konsilanto de la prezidanto, 12. Douglas Dillon, ministro pri financoj, 13. Lyndon Johnson, vicprezidanto.
1. Usona originala titolo: Thirteen days produktita en 2000 de Armyan Bernstein, Peter O. Almond kaj Kevin Costner.
2. Originala titolo: Uncertain trumpet.