Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KINO

Filmfestivalo en la patrujo de kino

En La Ciotat [la sjotát] (Francio), oriente de Marsejlo, fratoj Lumière [lumjér = lumo], filmis en 1895 alvenon de trajno en la urban stacidomon, naskante la novan arton.

Por gardi la rilatojn kun la kinoarto, jam la kvaran fojon okazis tie festivalo de kinoscenaristoj. Dum kvar tagoj (de la 4a ĝis la 7a de aprilo) kunvenis profesiuloj, kiuj publike parolis pri verkproceso, funkciis diversaj praktikaj atelieroj, fakuloj gvidis kursojn pri verkado de kinoscenaroj. La publiko estis invitita ĉeesti kaj spekti diversajn filmojn, kies scenarojn verkis iu el la ĉeestantaj verkistoj, al kiu eblis fari demandojn. La profesiuloj multe diskutis inter si pri la premo de la usona kinoindustrio, kiu devigas ilin traduki siajn tekstojn en la anglan, por prezenti ĝin al eksterlandaj financistoj, eĉ se tiuj estas eŭropaj.

Ĉi-jare estis arte aranĝitaj “skriboĉambroj” por inviti la publikon verki. Okazis ankaŭ konkursoj “maratona” (necesis verki senhalte dum 24 horoj) aŭ “surpriza” (matene skribi historion, legotan vespere).

La ĉefinvitito, aktorino kaj kinoscenaristino Agnès Jaoui [anjés ĵauí], multe komentis sian novan filmon “Plaĉas al aliaj” (“Le goût des autres”), kiu estis elektita por la usona kinokonkurso “Oscar”. Laŭ ŝi, eĉ profesiuloj ne estis spektintaj ĝin, same kiel ili ne spektis la neusonajn filmojn, kaj la gazetaro tute ne interesiĝis pri la “eksteraj” produktaĵoj.

Ĉiuj menciis la francan politikon, kiu per diversaj leĝoj defendas kreadon en la franca lingvo, esperante, ke aliaj eŭropaj landoj tion sekvos.

Renée TRIOLLE