Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

LINGVOPOLITIKO

Lernu la germanan!

Lingvopolitiko en Germanio iĝas pli kaj pli ĥaosa. Jen dum “Eŭropa Jaro de Lingvoj” kulturpolitikistoj postulas, ke germanoj lernu minimume du fremdajn lingvojn, (kompreneble) la anglan kaj lingvon de najbara lando. Jen tamen aliaj politikistoj arde postulas, ke ĉiuj enmigrintoj nepre lernu la germanan; sed samtempe en germanaj universitatoj oni instruas jam plurajn fakojn nur per la angla, kaj en federacia lando Baden-Virtembergo eĉ instaliĝis, kun financa subteno de la registaro, privata universitato, kie oni instruas ekskluzive per angla lingvo. Tamen jen germana registaro protestas, kiam dum EU-konferencoj oni ne tradukas el angla en germanan lingvon, kvankam ĝi estas (tiel oni argumentas) la plej amase parolata en Eŭropa Unio.

Ne senpage

Kursojn pri germana lingvo por eksterlandanoj postulas politikistoj de preskaŭ ĉiuj partioj, sed neniu el ili volas, ke oni ofertu ilin senpage (kiel en aliaj EU-landoj). Kostus miliardojn da eŭroj, kaj en ŝtataj kasoj mankas mono. Eksterlandanoj devas pagi kelkajn milojn da markoj por kurso mem — kion nur malmultaj faras. Precipa argumento por la kursoj estas, ke, sciante la germanan, enmigrintoj kapablas vere integriĝi en la socio de la lando. Kelkaj krome insistas, ke en tiaj kursoj eksterlandanoj devas ekkoni ankaŭ la germanan kulturon.

Je senpagaj kursoj tamen rajtas nur germandevenaj eksterlandanoj, ekzemple amase alfluantaj homoj el Rusio. Kurioze estas, ke pro troa venemo de “germanoj” el tiu lando oni enkondukis lingvoteston: nur tiu, kiu pruvas minimume rudimentan scion de germana lingvo, rajtas veni al la “hejmlando”. Sed en tia testo devas sukcesi nur familiestro; aliaj familianoj tiam ankaŭ rajtas enmigri — aŭ, se unu familiano sola venis al Germanio, poste rajtas sekvi la tuta klano, sen scio de la germana.

Oni loĝigas la “rusojn” kutime samloke — tie ili restas inter si, parolante nur la rusan, ne vidante bezonon kaj rifuzante lerni la germanan. Cetere, ili praktike ne bezonas labori, ĉar la ŝtato pagas al germandevenaj enmigrintoj ĉion. Ne mirige, ke ĉirkaŭe loĝantaj germanoj malŝatas la “rusojn” kaj furiozas, kiam junuloj (kiuj pro sia aĝo ne plu devas frekventi lernejojn) pro enuo krimas.

Mankas intereso

Simile enmigrintoj, kiuj precipe por gajni monon venis al Germanio — ekzemple miliono da turkoj — ne havas intereson lerni la germanan. La viroj, kiuj laboras kutime en postenoj, kiuj ne postulas grandiozan kvalifikon (kaj tial ne altiras germanojn), devas scii la germanan nur rudimente, iliaj familianoj tute ne, ĉar ankaŭ turkoj (simile kiel “rusoj”) kutime vivas en iuspecaj getoj. Infanoj iel-tiel lernetas la germanan pro kontaktoj kun germanaj ludkamaradoj, sed iliaj patrinoj tute ne. Eĉ se ili volus, edzoj tre ofte malpermesas, ĉar la virinoj devus forlasi la loĝejon por kurso kaj tie ekhavus danĝerajn (t.e. ne-islamajn) kontaktojn kaj influojn.

Kiel ajn, estas evidente, ke Germanio havas lingvajn problemojn. Kiel solvi ilin? Precipe per lernado de la angla lingvo, kiu ĝis nun kutime estas instruata ekde 4a aŭ 5a lerneja jaro. Laŭ onidiroj jam ĉiuj plenkreskaj germanoj scias ĝin — aŭ tamen ne? Kiam germana ministro pri eksterlandaj aferoj en Barato varbis komputilajn specialistojn veni al Germanio, kie oni urĝe bezonas tiajn fakulojn, kaj eventualaj kandidatoj asertis, ke en Germanio ili havus problemojn pro la lingvo, li refutis: “Sed germanoj ja scias la anglan!” Ho, ve! Barata sciencisto, kiu dum kelka tempo vivis en Germanio, avertis: “Jes, miaj kolegoj en la instituto sciis la anglan, sed surstrate, en vendejoj, en restoracioj oni ne komprenis min. Ne eblas vivi en Germanio sen scio de la germana!” Laŭ enketoj, cetere, 40 % de plenkreskaj germanoj asertas pri si mem scii la anglan.

Ekde unua klaso

Do nun oni ĉiamaniere akcelas lernadon de la angla en Germanio. Oni eksperimentas en infanĝardenoj, ĉar tie etuloj “lude” povas lerni fremdan (anglan) lingvon. Kaj nun sekvas la dua paŝo: instruado de la angla ekde la unua klaso en elementaj lernejoj. Paradokse, federacia lando Baden-Virtembergo, rekta najbaro de Francio, avangardas tiukampe. Ekde la venonta aŭtuno, kiam komenciĝos nova lernojaro, ĉiuj unuaklasanoj en Baden-Virtembergo estos instruataj pri du lingvoj: germana kaj angla.

Sed instruistoj lamentas, pro malbonaj spertoj. Daŭre kreskis la nombro de infanoj, kiuj ne scias la germanan; esploroj montras, ke precipe en urboj negermanaj infanoj en unua klaso de elementa lernejo tute ne kapablas paroli germane. En la baden-virtemberga ĉefurbo Stuttgart [ŝtutgart] ekzemple estas 37 %, en ĉeflernejoj eĉ 55 % da eksterlandaj infanoj. Kio precipe konfuzas, estas la stranga fakto, ke eĉ turkaj infanoj de la tria generacio ne scias la germanan. Estas idoj de patrinoj, kiuj naskiĝis en Germanio kaj bone scias la lingvon de la lando, sed kun siaj infanoj parolas nur la turkan. “La tuta klaso suferas, kiam kelkaj lernantoj ne scias la germanan”, diras fakulo de la ministrejo pri kulturo en Stuttgart. Tial, okaze de bezono, lernejoj proponas ekstrajn kursojn pri la germana por eksterlandanoj.

En tia situacio, ĉu ne estus pli prudente tute rezigni pri instruado de la germana kaj ekde unua lerneja jaro instrui al ĉiuj nur la anglan?

MAUL Stefan