Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Kapro pli bona ol monhelpo

Adam Jaskólski [jaskulski], la vokto de Świdnica [ŝvidnica] elpensis perfektan ideon. Anstataŭ malalta monhelpo, li donis kaprojn al homoj senigitaj je vivrimedoj.

Świdnica estas komunumo situanta apud Zielona Góra [ĵelona gura], en okcidenta Pollando. Ĝi konsistas el kelkaj kamparanaj vilaĝoj, kaŝitaj en profundaj arbaroj. Ne estas tie industriaj entreprenoj, kaj la iam riĉa ŝtata agrarbieno PGR kaj kvar kooperativoj de kamparanaj rondoj antaŭ longe bankrotis. Senlaboreco atingas 35 %. Ankaŭ en Zielona Góra oni ne povas trovi laboron. Multaj loĝantoj troviĝas en malbonega situacio: sen eblo ricevi laboron kaj sen rajto je monhelpo.

Iuj familioj vivas de kelkaj jaroj danke al tio, kion ili kolektas dum la somero en la arbaro. La vintrojn helpas postvivi al ili la municipa centro de socia helpo. Bedaŭrinde, ĝi ne disponas pri tiom multe da mono por povi sufiĉe bone helpadi.

Ĉiutage senpaga lakto

Iun tagon al la vokto venis loĝanto, kiu ĵus perdis renton kaj plendis, ke li ne havas monon por aĉeti panon kaj lakton por siaj infanoj. Unufoja monhelpo estus en tia kazo nenia rimedo. Ĵus tiam la vokto ekpensis pri kaproj, kiujn oni nomas bovinoj de malriĉuloj. Ili estas malmultekostaj por vivteni, ĉar ili voras praktike ĉion — de restaĵoj el manĝotablo ĝis greso el fosoj — kaj produktas preskaŭ tri litrojn da lakto tage.

Korna terapio

Ankoraŭ en decembro de la jaro 2000 la vokto sin turnis al la komunumo kun la propono provizi monon por la aĉeto de 30 kaproj. “Oni povas doni al la homoj monon, sed ĝi rapide malaperos”, klarigis la vokto. “La bestoj donos al ili okupadon, ĉar oni devas doni al la bestoj manĝon, elpurigi bovejeton, konduki ilin eksteren ... Tio okupos pensojn kaj tempon kaj restaŭros la kutimon labori al homoj, kiuj jam forgesis, kion signifas peno.”

Oni planas dum la venontaj monatoj ankaŭ aĉeti kokidojn kaj porkidojn. La vokto volas disdonadi semojn kaj stikaĵojn, por ke la homoj denove komencu kultivi apuddomajn ĝardenojn, en kiuj ili povas planti legomojn kaj eĉ terpomojn.

Stanisław ŚMIGIELSKI