Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Koncerne alkoholaĵojn

La aserto “Fakuloj opinias ke ne estas prudente rekomendi eĉ ‘moderan’ drinkadon” (MONATO, 2001/4, p. 22) estas eraro, ĉar ankaŭ sur tiu ĉi kampo validas la ora mezo. Sciencaj esploroj pruvis ke en tipe vinproduktantaj landoj la nombroj de mortoj pro malsanoj de la koro kaj la sangocirkulado estas pli malaltaj ol en landoj kie oni konsumas malpli da seka ruĝa vino. Kompreneble la kondiĉo estas ke oni ĉiutage trinkas nur unu glason da vino (25 cl). Tiu, kiu prudente, modere trinkas vinon, eĉ pli profitas se intertempe li konsumas konscie vitaminriĉan nutraĵon. Multaj valoraj kreaĵoj literaturaj kaj muzikaj estas plenumitaj kun modera konsumado de vino. Dume ankaŭ estas pruvoj ke vegetaranoj kaj abstinenculoj averaĝe ne vivas pli longe ol tiuj kiuj estas allogataj modere gustumi alkoholaĵojn aŭ viandaĵojn. Medicinaj malpermesoj kaj virtoreguloj promesas longan sed tamen enuan vivon. La fakton, ke konsumado de ete ebriigaj fluaĵoj povas signifi ankaŭ pozitivan aferon, devas kompreneble fanatikaj puritanoj nei. Daŭra bombardado per sankonsiloj kaj kondutoreguloj produktas hipokondriulojn kaj neŭrozulojn. Tial ili por multaj sentemuloj ne signifas pli longan vivon, sed nur pli malrapidan morton. Sen etaj pekoj ne okazas grandaj ĝojoj.

Bertil ENGLUND, Germanio