Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Ŝanĝu partion, ŝanĝu landon

Elektita kiel 87a japana ĉefministro estas Koizumi Zyunitiroo, kiu anstataŭas malpopularan Mori Yosiroo. Pro Mori suferis la gvidanta partio, nome la Liberala Demokrata Partio (LDP), kaj estis malfacile lin eksigi, sed finfine Mori devis rezigni.

Ĉefministro-kandidatoj estis Koizumi Zyunitiroo, Kamei Sizuka, Hasimoto Ryuutaroo kaj Asoo Taroo. Hasimoto, estro de la Hasimoto-frakcio, posedas plej grandan forton en LDP, tamen malavantaĝe estis, ke kiel ĉefministro antaŭ kelkaj jaroj li fuŝe gvidis japanan ekonomion en nunan stagnadon. Koizumi estas eksa ministro sed li, parolante rekte pri “ne-tuŝendaj” aferoj, havas malamikojn. La du aliaj kandidatoj tro malfortis por esti elektitaj.

Procedis jene la elekto: komence en ĉiuj guberniaj filioj partianoj balotis; iliaj voĉoj nombras 141. Poste 346 LDP-parlamentanoj balotis: do kandidatoj batalis por gajni plimulton de 487 voĉoj. Dume Koizumi multe propagandis, vojaĝante de filio al filio kaj apelaciante al lokaj partianoj, dirante: “Kune ŝanĝu LDP-on, kune ŝanĝu Japanion.” Dum la pasinta jaro LDP-anoj malkontentis pro burokrata aŭ korupta sinteno de politikistoj. Finfine venkis Koizumi, akirinte entute 298 voĉojn: la venko montris, ke deziras japanoj ŝanĝojn.

Virinoj

En la kabineto de Koizumi sidas kiel ministroj kvin virinoj — menciinde ĉar, kvankam egalrajtaj, virinoj ne ludas grandan rolon en la politika vivo. Inter la virinoj estas nova ministro pri eksterlandaj aferoj, Tanaka Makiko, filino de eksa ĉefministro Tanaka Kakuei: ŝi estas ege populara, ĉar ŝi ĉion tre rekte diras. Opinio-sondaĵoj montras, ke 80 % de la japana socio subtenas la novan kabineton.

Dum la Mori-epoko estis du aferoj aparte diskutendaj: skandalo de la Societo por Bonfarto de Malgrandaj Entreprenoj, kiu proponis monon al LDP-parlamentanoj, celante privatigon de la politiko; alia afero koncernis sekrete preparatan fonduson por subaĉeti opoziciajn partiojn. Nun oni ne plu mencias tiujn aferojn, sed Koizumi ankoraŭ ne adiaŭis al mono-centra politiko. Li restas aŭtentika LDP-politikisto, subtenata de kapitalistoj.

HORI Jasuo