Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Obskurantismaj monologoj

Universala Esperanto-Asocio ĉiujare por la UK-oj servas kulinare preparitajn pladojn, malfacile digesteblajn de normalaj mensoj spite al la gastronomia retoriko de ĉiamaj deĵorantaj eminentuloj. Lastjare ni ĝuis “kulturon de paco”, dum ni spektis eksplodojn en militaj kulturoj. Ĉi-jare jen “kulturo de dialogo — dialogo inter kulturoj”, dum solidiĝas la plej malhumanaj monologoj de obskurantismo en nia tuta povra mondo tutmondigita kaj brutigita.

Kafka-ecaj mensogoj

La esprimo “kafkana” estas populara esprimo por subpremo kaj absurdo de post 1937, kiam ĝi estis komprenata kiel profeta metaforo rilate al la totalismaj registaroj, kie elstariĝis naziismo, stalinisma komunismo kaj faŝismoj. La kultura kreaĵo, verko, de Franz Kafka (1883-1924) restas aktuala, ĉar ĝi pentras la realajn interhomajn intrigojn per travideblaj bildoj de falseco, de maljusto rekte venantaj el neforigeblaj obskurantismoj, ĉu religiaj, ĉu ideologiaj kaj aliaj.

La spektaklo “La Proceso” estas konstanta sur la teatraj podioj same kiel en la arenoj de la ĉiutaga vivo. La konkludo de Kafka (aŭ Josef K. , antaŭ ol morti) estas ĉiam la sama: “La mensogo fariĝas la ordono kaj ordo de la mondo.” Denis Jeambar en “L’Express” n-ro 2593 aldonas: “Ni ĉiuj estas la aktoroj de ĉi tiu mondo sed ankaŭ la unuaj viktimoj. La okazantaj mutacioj (ŝanĝoj) estas samtempe niaj verkoj kaj la krucoj kiujn ni devas porti...”. La dogmoj de niaj eklezioj, la leĝoj de niaj ŝtatoj, ĉie subtenas la mensogojn de niaj instalitaj monologoj, nenio eskapas ilin, ankaŭ ne nia familia rondo, nia modesta Esperanto-grupo aŭ Universala Esperanto-Asocio.

“Stranga diktaturo”

Tio estas la titolo de verko de Viviane Forrester pri tre konkreta aktuala ekzemplo de obskurantisma monologo. Ĝi rilatas al nia fama tutmondigita ekonomiko, kie regas ĝuste la monologoj, malhumanaj mensogoj sub la ŝildo de iu “unika pensmaniero” kun la dogmo, ke nur “liberala kapitalismo” povas ordigi la “merkaton” en la ekonomika scienco. V. Forrester en 1996 traktis la problemon en la verko “Ekonomika Hororo”, tute nature la hororo firmiĝis en “stranga diktaturo”, kie ĉiuj elstaraj, potencaj ŝtatoj partoprenas.

La monologoj de Internacia Mona Fonduso (IMF), de MOK (Monda Organizaĵo pri Komerco), de AMI — kia amo! — (Akordiĝo Multflanka pri Investado), OEKE kaj multaj aliaj sigloj, diktas la sekvendan ordon. La kunvokado de ŝtatestroj fare de ĉi tiuj reginstancoj en Seattle, Kebeko, Parizo, Novjorko aŭ Davos celas ekskluzive transdoni, ne per dialogo sed per dogma monologo, la establitajn regulojn de ekonomiko.

Notinde estas, ke ekonomiko ne plu havas rilatojn kun ekonomio aŭ kontentigo de homaj bezonoj. Ĝi signifas nur spekuladon en borsoj, investadon, profiton. La vorto “merkato” en tuta mondo, en ĉiuj financaj ĵurnaloj aŭ televidaĵoj signifas nur “merkato de kapitalo”, t.e. kurzoj en borsoj, spekula mono, profitaj investoj. Pri produktado de varoj oni ne plu parolas kaj ju pli da senlaboreco des pli bone. Jen la stranga diktaturo de la tutmondigita ekonomika monologo.

Fanatikaj barbaroj

“La diktatora povo havas ĉiam celon: transformi la homon en instrumenton por pli bone uzi ĝin. Ĉi tiu transformado okazas per la neniigo de kulturo ... kaj detruo de la memoraĵoj”. Tiel sin esprimas “L’Express” rilate al la barbara fanatikismo de la afganaj talibanoj, kiuj detruis la statuojn de Budho. La religia ekstremismo kiel ĉiam, estas masko por kaŝi la abomenajn totalismojn, la monologojn de obskurantismo. La fenomeno okazas same en konservado de la memoraĵoj, ekzemple en Jerusalemo. Tie “fanatikaj barbaroj” pro la samaj simboloj, statuoj, muroj, batalas sen videblaj ebloj de kultura dialogo, ĉar regas la monologo de apartaj obskurantismoj, t.e. tiuj sistemoj kontraŭaj al la klerigado de la popolo, kio transformas la homon en instrumenton. Jen la apero de danĝera diverseco.

Diverseco: ŝanco, ne minaco

Por la UK en Fortaleza en 2002 estas antaŭvidite, ke ni ĝuos ĉi tiun temon. Estas eble maloportune jam ĝin pritrakti, tamen ĉar ni parolas pri monologoj, ĉar ĝis nun dialogoj estas nura interŝanĝo de monologoj, ni facile povas diveni la konkludojn. Diverseco estas vorto kiu kaŝas, kamuflas intencojn ĉu bonajn, ĉu malbonajn: diverseco en politikaj, ideologiaj konceptoj, diverseco en religioj, diverseco en rasoj, en etnoj, do nacioj ktp.

Diverseco, pravigas apartecon, instigas al fermiĝo, elstarigas la lokajn homajn (mis)-valorojn. Dume ni scias, ke la homaj valoroj, pro la homeco mem, en esenco, estas se ne samaj, do diversaj, tamen entute ekvivalentaj sur nia tuta tero. Preter la diverseco ni devas esti kapablaj prikonscii, percepti la kosmopolitecon de niaj valoroj. Sendube per dialogoj ni povus tion fari, sed ni en praktiko vivas sub la kafkaj mensogoj, pelataj en obskurantismajn monologojn; tio estas la konstanta minaco al nia homaro.

Gilbert LEDON