Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KONGO

Telekomunikadaj entreprenoj multiĝas

Antaŭ 1990 en la Demokrata Respubliko de Kongo nur estis unu ŝtata telefonkompanio. Dum la 1990-aj jaroj naskiĝis la privataj entreprenoj, unue Telecel.

La konga ekonomio malsanas i.a. pro manko de sufiĉaj komunikiloj. Ne nur la vojoj estas malbonaj, ankaŭ la telefonreto. Novaj telefonretoj do estis bonvenaj, kvankam ili estis tre multekostaj kaj ne alireblaj por malriĉuloj.

Nun estas ok privataj telefonkompanioj, kiuj plejparte apartenas al eksterlandanoj. Pro la konkurenco la prezoj malaltiĝis kaj multaj kinŝasanoj havas porteblan telefonon. La ŝtata telefonkompanio estas en malfacila situacio, ĉar ĝi ne ofertas tiajn telefonojn.

La interkonekto estas granda problemo. Malgraŭ premo de la registaro, multaj privataj entreprenoj ne ŝatas interkonekton kun aliaj kompanioj. Oni povas rimarki kinŝasanojn kun du aŭ tri porteblaj telefonoj. Tio estas multekosta, sed neevitebla por komercistoj kiuj volas kontakti siajn klientojn.

Zandandu Ntomono ZOLA