Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Historio de la ekonomika pensado (5)

(la 4 unuaj partoj de la serio aperis en MONATO 2 ĝis 5/2001)

Trarompo de marĝenismo

“Kial akvo, kiu ja estas tiel utila, estas tiel malmultekosta, dum diamantoj, kiuj estas tiel malutilaj, estas tiel kostaj?” Tiun klasikan demandon oni nomas la valorparadokso, kaj oni klarigis ĝin malsame en malsamaj epokoj de la ekonomika pensado.

Jam Platono aludis en Eŭtidemo al tio, ke raraj objektoj estas multekostaj, dum akvo estas malmultekosta, ĉar ĝi ekzistas en granda kvanto. Simile pensis Samuel von Pufendorf en la 17a kaj Adam Smith en la 18a jarcento.

Kun la marĝenismo aŭ novklasikismo en la fino de la 19a jarcento, oni esprimis sin pli precize. La anglo Stanley Jevons [stanli ĝevnz] (1835-1882) konstatis en sia libro Principles of Political Economy (Principoj de politika ekonomio, 1871), ke “ni ne povas vivi sen akvo, sed tamen ni kutime ne donas al ĝi valoron”. La kaŭzo estas ke ni havas tiom multe da akvo, ke la lasta litro, t.e. la marĝena litro, kiun ni uzas dum certa periodo, ne multe gravas. Estas preskaŭ egale al ni ĉu ni havas aŭ ne havas la lastan litron, kaj ni tial taksas ĝin malalte. La prezo laŭ la marĝenismo estas determinita laŭ la malgranda utilo, kiun donas marĝena litro.

Ordinare la provizo de akvo estas granda kaj la utilo de marĝena litro estas malgranda, sed ne ĉiam. “Lasu la provizon fariĝi nesufiĉa pro senpluveco, tiam la utilo de marĝena litro – kaj sekve la prezo – fariĝos alta” diras Jevons.

La rezonado pri la marĝeno estas tipa por tio kio nomiĝas novklasikismo, kaj tial oni alterne uzas la terminojn marĝenismo kaj novklasikismo pri proksimume la sama fenomeno. Tradicie, sed ne tute prave, oni nomas tri ekonomikistojn fondintoj de la novklasikismo. Jevons estas unu el la tri. La aliaj estas la aŭstro Carl Menger (1840-1921) kaj la franco Léon Walras (1834-1910).

Plezuro kaj doloro

La bazo de Jevons estis teorio pri plezuro kaj doloro. Plezuro kaj doloro estas ligitaj al varoj kaj agoj. Jevons akceptis la elirpunkton de la filozofo Jeremy Bentham, kaj li traktis la sentojn kiel kvantojn: “Do, ni povas trakti plezuron kaj doloron tiel, kiel pozitivaj kaj negativaj kvantoj estas traktataj en la algebro.” Kerna punkto estas: “Nia celo ĉiam estas maksimumigi la sumon en la direkto de plezuro, kiun ni konvene povas nomi la pozitiva direkto.”

Ĉar Jevons rigardis plezuron kiel maksimumigotan kvanton, lia pensado estis esence matematika, kaj li emfazis la signifon de matematiko: “Al mi ŝajnas, ke nia scienco devas esti matematika, simple ĉar ĝi traktas kvantojn.” Sekve, en lia libro abundas matematikaj funkcioj kaj derivaĵoj. Derivaĵoj respondas al marĝenaj grandoj en ekonomika analizo.

Ĉe la aŭstro Carl Menger en lia libro Grundsätze der Volkswirtschaftslehre (Principoj de ekonomiko, 1871) troviĝas marĝenisma analizo sed ne matematikaj funkcioj. Same estas ĉe liaj aŭstraj samtempaj kolegoj Eugen von Böhm-Bawerk [ojgen fon bem-baverk] kaj Friedrich von Wieser [fridriĥ fon vizer].

Kial estas tia diferenco inter britaj kaj aŭstraj fruaj novklasikistoj? La respondo ne estas evidenta, sed unu klarig-propono estas, ke en la lerneja edukado de junaj britoj natursciencoj kaj matematiko ludis grandan rolon. La aŭstroj, kontraŭe, lernis pli da filozofio en la gimnazio, kaj legis originalajn tekstojn de la antikvaj helenaj filozofoj. Tiu diferenco markis la gimnazianojn kaj restis kiam ili iĝis maturaj homoj. Ĝi tial influis ankaŭ la sciencan analizon de universitataj profesoroj.

Alia interesa fakto estas, ke la analizoj de Jevons kaj Menger elkreskis ŝajne sendepende unu de la alia. Menger estis influita de germanaj ekonomikistoj, ĉe kiuj troviĝis elemento de marĝenismo. Jevons konis la britajn klasikulojn, sed ne estis ligita kun ili.

Ĉio influas ĉion

La lasta en la triopo, Léon Walras, same kiel Jevons estis kaptita de la ideo, ke ekonomiko estu matematika scienco. Kiel junulo li komencis mininĝenieran studadon, sed interrompis ĝin por okupiĝi pri literaturo, ĵurnalismo kaj sociaj demandoj. Precipe la kooperativismo kaptis lian intereson.

Instigite de sia patro, li meze de siaj dudekaj jaroj promesis okupiĝi pri ekonomiko, sed disipis multan tempon per aliaj okupoj. En la 1860-aj jaroj Walras provis akiri postenon ĉe franca universitato, sed malsukcesis pro manko de formala edukado kaj – laŭ li mem – pro tio ke la ekzistantaj dek du ekonomikaj postenoj ĉe supera edukado en Francio estis okupitaj de ortodoksaj ekonomikistoj, kiuj transigis siajn postenojn al siaj parencoj. Anstataŭe, li en 1870 fariĝis profesoro en Lausanne en Svislando, kaj tie li restis dum sia tuta kariero.

En sia libro Eléments d’économie politique pure (Elementoj de pura politika ekonomio), kiu aperis en du volumoj en 1874 kaj 1877, Walras pledis por la marĝena principo. Tamen, lia plej grava kontribuo estis alia. Per Walras la t.n. ĝenerala ekvilibra teorio ricevis matematikan veston. Tio signifas, ke Walras uzis sistemon de ekvacioj por modeligi la ekonomion. Tiu ekvacisistemo indikas, kiel la diversaj partoj de la ekonomio rilatas unu al la alia. “Ĉio dependas de ĉio alia”, rekte aŭ malrekte.

La dua generacio kaj poste

Jevons, Menger kaj Walras estas ofte konsiderataj la unua generacio de novklasikistoj. La dua generacio, kies plej elstara nomo estas la anglo Alfred Marshall (1842-1924), disvastigis la marĝenan analizon. Dum la unua generacio koncentriĝis sur la marĝena utilo de la konsumanto, la dua generacio enkondukis la marĝenan koncepton ankaŭ en la teorion de produktado kaj ofertado. La marĝena produkto – t.e. la aldono al la produktrezulto, kiun kaŭzas la laste dungita laboristo aŭ la lasta maŝino – fariĝis grava koncepto. Produktantoj, kiuj maksimumigas la profiton kaj konsumantoj kiuj maksimumigas la utilon fariĝis la kolonoj, kiuj portis la teorion.

La novklasikismo estas esence mikroekonomika teoriaro, t.e. ĝi okupiĝas pri unuopaj produktantoj kaj konsumantoj, kaj pri ekvilibro sur la merkatoj. Ĝi akcentas la prezon kiel la plej gravan decidan faktoron kiam temas pri tio, kion oni produktu.

Ĝi ne mortis. En la 20a jarcento ĝi vastigis sian terenon per ekzemple novklasika kreskoteorio. Ĝi ankaŭ pritraktis demandojn kiuj antaŭe estis rezervitaj por aliaj disciplinoj kiel juro, sociologio kaj politika scienco. Pro tio ekonomiko kelkfoje estas akuzata pri scienca imperiismo. Stariĝis novklasikaj subdisciplinoj kiel la ekonomiko pri politika konduto kaj la ekonomiko pri krimo. La Nobelpremiitoj en 1986 kaj 1992, James Buchanan kaj Gary Becker respektive, estas reprezentantoj de tiuj subdisciplinoj.

Granda parto de la literaturo, kiun nuntempaj universitataj studentoj pri ekonomiko devas enkapigi, baziĝas sur la marĝenismaj principoj. Do, la novklasikismo vivas ne malpli longe ol siatempe la klasikismo. Same kiel la klasikismo ĝi ne okupas la tutan scenejon. Al tio ni revenos en posta artikolo.

Bo SANDELIN