Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEZ-EŬROPO

Kiel esti hungaro?

La hungara parlamento diskutas gravan leĝon pri hungaroj loĝantaj en najbaraj landoj. Laŭ la leĝpropono, tiel nomataj minoritataj hungaroj en ekzemple Slovakio ricevos legitimilojn, per kiuj ili rajtos favore uzi difinitajn sanservojn, laborlokojn kaj lernejojn en Hungario. Krome, se loke la gefiloj lernas en hungarlingva lernejo, Hungario donos jare proksimume egalvaloron de po 65 usonaj dolaroj. En Eŭropa Unio tiu ĉi sumo estas bagatela, sed kelkloke ĝi povas egali monatan salajron.

Oni timas, ke tiel kreskos la nombro de hungaroj. Leviĝas la demando: kiu estas hungaro? Kredeble tiu, kiu parolas hungare. Sed ofte oni lernas la hungaran lingvon por akiri laboron aŭ lokan kontakton. Daŭras la diskuto en kaj ekster la parlamento; tamen plej verŝajne oni aprobos la leĝproponon, ĉar el ses politikaj partioj kvin ĝin subtenas.

Karlo JUHÁSZ/pg