Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SLOVENIO

Ĉu bonvena?

Nur 35 % de loĝantoj de Eŭropa Unio (EU) subtenas — kaj ĉ. 40 % kontraŭas — slovenan EU-aliĝon. Trovitaĵoj de la t.n. “eŭrobarometro” (kiu esploras inter EU-loĝantoj pri diversaj temoj, inkl. pri kandidataj landoj de EU) montras, ke malgraŭ tio, ke Slovenio estas ekonomie la plej forte evoluinta ekssocialisma kandidato-lando, jare superanta pokape 11 000 dolarojn da malneta nacia enspezo, ĝi ne havas altan rekoneblon inter EU-loĝantoj.

Eŭropanoj verŝajne ne subtenas Slovenion pro tio, ke ĝi estas relative nova ŝtato, malgranda kaj sen problemoj, do sen skandaloj, pri kiuj la publiko interesiĝas. Loĝantoj de EU apenaŭ scias pri ĝia ekzisto: ili ne scias, ekzemple, ke en Slovenio troveblas la plej malmultekosta benzino en Eŭropo, ke en ĝi okazas plej malmultaj auto-ŝteloj kaj vivas plej malmultaj malliberigitoj proporcie al la loĝantaro.

Eĉ najbaroj malmulton scias. Aŭstrio subtenas slovenan EU-eniron, tamen nur unu triono de aŭstroj konas la plej elementajn faktojn pri Slovenio. Hazarda enketo en Vieno inter deko da junaj gelernantoj montris, ke neniu el ili scias, kie troviĝas Slovenio.

Zlatko TIŠLJAR