Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

ni funebras pro la subita morto de Torben Kehlet, la unua eldonisto de MONATO. Kiel multaj aliaj, mi perdis bonan kaj amindan amikon. Kiam en 1978 mi testis la merkaton lanĉante nulan numeron de SEMAJNO, post kelka tempo montriĝis, ke ne estus sufiĉe da abonantoj por semajna magazino; do mi ĉesigis la eksperimenton. Surprize tiam alvokis min Torben Kehlet kaj demandis, ĉu mi ne pretus eldoni samtipan monatan revuon. Mi hezitis, ĉar tio ne kongruis kun mia ĵurnalistika koncepto. Sed Torben, plena de elano, insistis kaj dum vizito persvadis min. Li estis finance sendependa kaj pretis transpreni ĉiujn riskojn — do fine mi konsentis, kaj jen en 1980 aperis la unua numero de MONATO. Kaj ĝi vivas ĝis hodiaŭ, kontraste al mia skeptikemo. Certe, en 1984 surprize Torben Kehlet ĉesigis la eldonadon, ĉar li ne plu povis elteni la ŝarĝon kaj deficiton. En la maja numero ni anoncis la morton de la revuo. Sed, je mia granda miro, leviĝis protesta ŝtormo; montriĝis, ke la (ekstermovada) revuo konkeris jam firman pozicion en la Esperanto-movado, kaj ke multaj ne plu volis rezigni pri ĝi. Flandra Esperanto-Ligo, kies Grafika Centro en Antverpeno dekomence kompostis la tekstojn, transprenis eldonadon, garantiante la sendependecon de MONATO. En la samjara somero ĝi reviviĝis. Sed sen Torben Kehlet ĝi tute ne ekzistus. Li ripozu en paco!

Sincere via Stefan Maul