Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

De flegistina vidpunkto . . .

Pli ol kvardek jarojn mi laboris ĉe litoj de malsanuloj — tiuj, kiuj grave malsanis pro kancero de la laringo. Mi flegis kaj prizorgis ilin ĝis la fino. La malsanuloj estis diversaj, kvankam same malsanaj. Ilia stato profunde ŝanĝis la vivon, ĝin limigante. Foje la kancero postoperacie detruis la vizaĝon. Ili sciis pri sia diagnozo, povante rigardi ĝin ĉe sammalsanuloj.

Nun la prognozo de malsanuloj pliboniĝis pro evoluo de medicino, novaj eltrovoj kaj pli kaj pli fajnaj metodoj. Tamen antaŭ dudek jaroj oni povis aŭguri rapidan finon, malgraŭ tio, ke fortaj voluloj kuraĝe kapablis vivi kun perdo de voĉo kun vundo fermita sur la kolo, kiu eterne salivumis kaj malodoris, kaj iam kun tubo en la nazo por nutri sin.

Kelkfoje la familio ne plu volis havi ekzemple sian patron hejme kaj izoligis lin, aŭ malsanulo mem estiĝis kruela diktatoro de familio, postulante servadon tage-nokte de edzino aŭ gefiloj: la familio turmentiĝis eble pli ol la malsanulo mem. Sed pliaj estis tiuj, kiuj akceptis sian malsanon kaj vivis dum monatoj kaj jaroj sen protesto, sen ĝemoj, sen amaro. Tiaj homoj multe instruis min kaj spertigis min. Ili kuraĝigis min helpi novulojn, kiuj ekmalsanis. Mi povis doni valorajn informojn, klarigi eblojn, montri alian flankon de la malsano kaj kompari, konsili, konfidi pri homa vero, pri pacienco.

Opio

Mi scias, kaj aŭdacas aserti, ke ne ekzistas neeltenebla doloro, grandega doloro, kiu povas kaŭzi deziron aŭ postulon mortigi homon je la nomo de eŭtanazio. Paroli pri tia doloro samas mensogi. Eĉ homoj, kiuj restis sur la lito ĉe la fenestro kaj ne plu kapablas ekzisti sen porcio da opio, ne meritas aŭdi pri eŭtanazio.

Se ili volas “foriri”, ili tion povas fari mem, sed ili ne rajtas tion fari helpe de alia homo, ĉar tia servo detruas la animon. Multfoje mi aŭdis: “Fratinjo, donu al mi lastan injekton”. Kaj mi tre bone, tre klare sentis: “Ne mortigu, sed sidiĝu, parolu, premetu la manon ... rakontu al mi pri la ĉefa temo de via vivo, faru agrablan minuton, ŝercu ...”. Mi naŭzas, se mi legas artikolojn pri eŭtanazio el la plumoj de sanuloj, por kiuj ideoj pri morto kaj demandoj plene intimaj kaj komplikaj tute ne estas aktualaj. La morto ilin ne tuŝas: ĝi estas nur teoria afero.

Krimo

Multajn artikolojn mi legis kaj multajn televidajn elsendojn mi rigardis, sed inter ili mankis opinioj de flegistinoj. Mi ne trovis inter ili la opinion de flegistino, kiu ricevis ordonon prepari mortigilon. Mi ne povas eĉ imagi la virinon, kiu ĉiutage flegis pacienton, eĉ agresivan, maldecan, ja maljunegan, kaj kiu povus plu labori kun sana cerbo ĉe sama lito entenanta alian pacienton. Laŭ mi ĉiuj debatoj, ĉiuj diskutoj pri eŭtanazio estas stultaĵoj: la ago mem estas krimo.

Morto ne estas malbona; morti tamen male — aparte sen kunsento kaj kompreno de vivantoj. Verdire kuraci povas esti eĉ pli terura ol la morto, se ĝin realigas fakuloj sen homa sento. Sanuloj nepre tion pripensu.

Jindriska DRAHOTOVA

Aldonas la aŭtoro: En Ĉeĥio flegistinon oni nomas fratino: ne temas pri monaĥino. Cetere, dum kvardek jaroj de profesia vivo en hospitalo, neniu mortonto petis min venigi pastron.