Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NOV-ZELANDO

Daŭras la direkto

La nov-zelanda ministro pri financo Michael Cullen [majkl kalin] promesis tedan buĝeton — kaj tedan buĝeton li liveris. Antaŭ malmultaj jaroj buĝeto restis sekreto ĝis la publikigo, sed nuntempe la ĉefaj ŝanĝoj estas jam anoncitaj dum antaŭaj semajnoj.

Per la buĝeto de 2000 la nova registaro celis ŝanĝi la direkton de Nov-Zelando: ĉi-foje ĝi volis daŭrigi ĉi tiun direkton. Pasintjare la registaro disdonis monon por subteni novajn programojn; ĉi-jare mankis mono, tamen planataj estas iniciatoj rilate ekzemple al kampara evoluigo, esplorado, sanprovizo, helpo por “problemo”-familioj, polico, nova maoria televida kanalo kaj sporto.

Senlaboreco

Lastjare komercistoj plendis, ke la registaro ne sufiĉe atentis komercon. Tamen senlaboreco falis de 6,8 % en 1999 al 5 %, kaj komercistoj plejparte prosperas. Malgraŭ necerta monda ekonomio, precipe en Usono, la registaro insistis, ke per sia dua buĝeto — anoncita en majo — ĝi volas kaj starigi fidindan administradon kaj transformi la ekonomion.

Do por helpi eksportadon la registaro strebas plibonigi rilatojn kun aliaj landoj. Ĝi havas novan interkonsenton kun Singapuro, kaj celas alian kun Honkongo. La ĉefministro Helen Clark [klak] vizitis aziajn landojn inkluzive de Ĉinio kaj Koreio.

Pacsubtenado

Aliaj iniciatoj diskutotaj inkluzivas pagatan forpermeson por novaj gepatroj, modernigon de aer- kaj mar-armeoj por ilin konformigi al realaj postuloj, ekzemple pacsubtenado en Kosovo aŭ Orienta Timoro, kaj “kuracadon” de la sanservo: pacientoj atendas foje ĝis 18 monatoj, antaŭ ol esti ekzamenataj de specialisto.

Malgraŭ tio, ke la registaro prognozis ekonomian kreskon de 2,6 % kaj etan malaltigon de senlaboreco, la buĝeto ne plaĉis al ĉiuj. Strikis dum duontagoj studentoj kaj stabanoj en unu universitato, dirante, ke la monprovizo por universitatoj ne sufiĉas por daŭrigi eĉ nunajn kursojn. Nuntempe studentoj prunteprenas monon por financi siajn studojn kaj, pro la grandaj ŝuldoj, multaj diplomitoj eliras la landon.

D. E. ROGERS