Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INFANLUDOJ

Perdita paradizo

Antaŭ kelkaj tagoj, promenante inter mia domo kaj la loka tombejo, mi rimarkis ion, kion (se mia memoro fidindas) mi laste vidis, kiam mi estis knabo. Temis pri kvadrataj fakoj krete desegnitaj sur la trotuaro. Evidente, infano aŭ infanoj ilin kreis pro ja antikva distraĵo, nome paradizludo, kiun PIV tiel difinas: “Ludo en kiu oni devas, starante sur unu piedo, puŝi ŝtoneton tra la fakojn de surtera desegnita plano ĝis la lasta nomata paradizo.”

Mi ne scias, en kiom da landoj estas konata la paradizludo, sed ĝi havas nomon en diversaj eŭropaj lingvoj (france: marelle [marél]; hispane: coxcojilla [kokskoĥilja]; irlande cleas na bacóide; angle: hopscotch [hopskoĉ], ktp). Angla-nederlanda vortaro donas ekvivalenton hinkelspeel [hinklspil] por la angla nomo, kiu ne estas uzata en Skotlando, kie ĝi nomiĝas peever [piver].

Vidante la kretmarkojn sur la trotuaro, mi estis tuj nostalgie reportata al la (bedaŭrinde nun tre foraj) jaroj de mia juneco, kiun, pro konstanta migremo de miaj gepatroj, mi pasigis en diversaj eŭropaj landoj. Samtempe, tiuj kvadratoj estigis en mi ankaŭ iom da milda plezuro. Permesu, ke mi klarigu.

Terapio

Pasintjare, kaj refoje ĉi-jare, mi estis malvolonte enkarcerigita pro grava okulo-malsano en oftalmologia malsanulejo. Malgraŭ tio, ke mia ĝenerala sano estis bona, mia terapio postulis masivajn dozojn da steroidoj. Ĉiu, kiu legis aŭ aŭdis raportojn pri misuzo de tiaj drogoj fare de atletoj, scias, ke steroidoj dumtempe nenormale plialtigas fizikan kapablecon. Ili igis min hiperaktiva, instigante min konstante piediri, eĉ dumnokte. Mi ne povis resti en mia ĉambro kaj nur dum kelkaj horoj de la nokto en mia lito.

La malsanulejo estas malgranda, sen lokoj por promeni krom en koridoroj. Post kelkaj semajnoj, mi konis preskaŭ ĉiun kahelon de la hospitala planko. Iun tagon mi renkontis en la koridoro alian pacienton, maljunan virinon, kiu, kiel mi, trovis malmultan distraĵon dum teda, kvankam feliĉe provizora, duonblindeco. Mi rimarkigis al ŝi, ke la plankokaheloj memorigas min pri la paradizludo, kaj tiel ekis konversacio pri infanludoj. Ni kune bedaŭris, ke laŭŝajne la tradiciaj infanaj amuzaĵoj ne plu estas praktikataj kaj ke oni ne plu vidas (almenaŭ en nia mondoparto) gajajn infanojn ludantajn sur la strato. La kialoj estas evidentaj: danĝera kaj ĉiam kreskanta trafiko kaj la minaco de infanŝtelado kaj seksatencoj.

Kontraste, la mondo de mia infaneco ŝajnis sekura kaj senzorga. Infanoj ne timis ludi sur la strato aŭ vagi longe ekster la vido de siaj gepatroj. Knabinoj ludadis paradizludon aŭ ŝnursaltis, kaj ofte dumlude kantis aŭ recitis rimaĵojn. Laŭsezone, knaboj ludis per rulringoj, turboj aŭ kajtoj.

Magio

Sed jam de jardekoj oni nek vidas tiajn ludojn nek aŭdas tradiciajn ludkantojn. La malaperinta aŭ malaperanta mondo de la paradizludo neniam estis paradiza, sed ĝi posedis sian simplan ĉarmon, kiu mankas en la nova malnaiva infanmondo de elektronikaj ludiloj, komputilaj ludoj, komercaĉigita popmuziko kaj poŝtelefonoj: plene forestas la magio de la pasinteco. Ni vivas en mirinda mondo, sed ĝi ne plu estas la mondo de Alico en Mirlando.

Nia socio ekonomie riĉiĝis — almenaŭ tie, kie mi nun loĝas — sed ĝi profunde malriĉigis la homan spiriton, forigante la kapablecon trovi plezuron en simplaj, senkostaj amuzaĵoj. Sendube, en ĉiu epoko la maljuniĝantaj generacioj plendas pri riproĉinda “hodiaŭa” socio, sopirante je “bonaj pasintaj tempoj”, kiuj neniam estis tiom bonaj — ofte kruelaj kaj mizeraj. Tamen oni ne ĉesis sonĝi pri la oraj tagoj de perdita infaneco. Aŭ ĉu mi estas nur stulta maljuna babilanto?

Garbhan MAC AOIDH