Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Urbaj instancoj en Vilnius, ĉefurbo de Litovio, aĉetis 500 biciklojn kaj, ilin oranĝkolore farbinte, disponigis ilin al civitanoj. Tiel la urbestro, Arturas Zuokas, celas ne nur stimuli uzadon de ekologia transportilo sed ankaŭ solvi parkuman problemon en la urbocentro. La kelkmonata iniciato tiel funkcias: ĉiu havanta pli ol 12 jarojn rajtas uzi biciklon inter la 5a kaj 22a horoj tamen nur laŭ difinitaj vojoj. Policisto, vidante oranĝkoloran biciklon for de signita vojo, petos, ke oni tuj tien revenu. Post la 22a horo bicikloj estu enŝlositaj en specialaj ejoj. Kelkaj kredas, ke la bicikloj estos ŝtelitaj. Tamen la urbestro diris, ke li fidas vilniusanojn kaj ke krome la iniciato bone elprovos ilian moralo-senton.

LAST