Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

BRITIO

Venkas apatio, male demokratio

Forlasis la britan parlamenton post preskaŭ duonjarcento da politika laboro la veterana deputito kaj iama ministro Tony Benn [toni ben]. Adiaŭante siajn kolegojn dum unu el la lastaj parlamentaj sesioj antaŭ la ĵus okazintaj naciaj elektoj, Benn memorigis, ke en Britio komence de la 20a jarcento homoj mortis por akiri la rajton voĉdoni, kaj li petis, ke britoj ne apatie rezignu pri voĉdonado sed iru ĉiuj al la urnoj.

Eble surprizas peto tia, tamen en Britio post la dua mondomilito iom post iom falas la partoprenado en tutlandaj elektoj. Multas la kialoj: parte temas pri neproporcia voĉdona sistemo, kiu signifas – laŭ spertuloj – ke la elekto-rezulto kaj sekve la registaro povas esti determinita de nur kelkmiloj da elektintoj en manpleno da t.n. ŝlosilaj elekto-distriktoj. Alivorte: plejparte en britaj urboj kaj komunumoj oni scias, kies kandidato venkos, kaj, ĉar la voĉoj gajnitaj de opoziciaj, venkitaj kandidatoj poste nulas (ili ne kunkalkuliĝas ekzemple por elekti “listo”-kandidatojn aŭ membrojn de supera ĉambro), homoj perdas intereson pri elektoj, dirante – iagrade prave – ke ili neniel povas influi la demokratian vivon de sia lando (laŭ opinio-sondaĵo tion kredas tri el kvar britoj).

Korupteco

Ankaŭ kontribuas al indiferenteco flanke de la elektantaro la vidateco de politikistoj, ne nur membroj de la dekstrema Konservativa Partio, kiu malvenkis post la lastaj elektoj en 1997 principe pro la korupteco de kelkaj ministroj kaj eksministroj, sed lastatempe ankaŭ membroj de la reganta Laborista Partio aŭ, kiel ĝi nun duonoficiale nomiĝas, la Novlaborista Partio.

Kaj ĝuste tiel – ekzemple en la nomŝanĝo – kuŝas la problemo. La Novlaborista Partio, estrata de Tony Blair [toni blea], prezentas en la okuloj ne nur de siaj kontraŭuloj sed ankaŭ foje de siaj membroj, stilon kaj ne substancon, pantomimon kaj ne politikon. Ekzemple: Blair lanĉis sian elekto-kampanjon en porknabina lernejo, distrumpetante siajn ideojn antaŭ enuigataj lernejaninoj tro junaj por voĉdoni. Sed Blair sciis, ke kameraoj akompanos lin, ke en televidaj novaĵoj oni vidos lin ĉirkaŭata de junulinoj de diversaj rasoj, kantanta pri homamo, preĝanta por paco kaj ŝajniganta intereson pri edukado. Tiel estas la mesaĝo masaĝata, tiel estas plej gravaj aferoj nur implicataj, neniel esprimataj, kaj tiel esenco al emocio cedas. Rezulte: la brita popolo ne plu fidas siajn politikistojn – laŭ opinio-sondaĵo 65 % da britoj taksas politikistojn nefidindaj.

Triumfo

Do en 1997 voĉdonis 71 % de la elektantaro, en 2001 nur 59 %. Malgraŭ tio, ke la reganta Novlaborista Partio – samkiel en 1997 – lavange venkis (la disdivido de parlamentaj mandatoj nur etete ŝanĝiĝis) kaj gajnis kun 42 % de la voĉoj 413 seĝojn, la partio pro ĉe-urna apatio estas subtenita de nur 25 % de la tuta popolo (en 1997 de 32 %). Kvankam triumfo por Blair (kies partio unuafoje en ĝia historio estas tiel konvinke reelektita por dua, sinsekva parlamenta sesio), la ĉefministro scias, ke lia registaro estas nur tolerata, neniel ŝatata, kaj ke li devos iel entuziasmigi aparte junajn voĉrajtigitojn (nur 38 % de tiuj inter 18 kaj 24 jaroj voĉdonis).

La ĉefopozicia, konservativa partio iam regata de s-ino Thatcher apenaŭ progresis: ĝi pli-malpli retenis sian parlamentajn mandatojn (166 seĝojn) kun 33 % de la voĉoj. Ĝia estro tuj post la balota katastrofo eksiĝis: sekvos necerta periodo, dum la partio serĉos novan estron. La centra-maldekstra liberal-demokratia partio firmigis sian pozicion kaj, akirinte sep novajn mandatojn, kaptis kun 19 % de la voĉoj entute 52 seĝojn.

Eta kaj nova partio, kiu kampanjis por sendependigi Brition disde la Eŭropa Unio, plene fiaskis (samkiel la konservativa strategio por “savi la pundon”): tio devos kuraĝigi ankoraŭ heziteman ĉefministron pli pozitive argumenti por la eŭro kaj ĝenerale por Eŭropo. Verduloj apenaŭ videblis; nur la faŝisma Brita Nacia Partio tie kaj tie montris pli malagrablan flankon de eble la plej apatia, la plej indiferenta elekto-kampanjo en la historio de Britio.

Paul GUBBINS