Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Serio Historio de ekonomika pensado Parto 6

Makroekonomiko en la 20a jarcento

La novklasika ekonomiko, tia kia ĝi estis kelkajn jardekojn post la komenco de la 20a jarcento, estis esence teorio pri ekonomio en kiu regas plena okupateco. Eĉ ekonomikistoj kiel Knut Wicksell kaj Irving Fisher, kiuj vigle engaĝiĝis en publikaj debatoj pri sociaj problemoj, preskaŭ tute ellasis la problemon de senlaboreco el sia scienca analizo. Oni neglektis unu el la plej evidentaj sociaj demandoj.

Kiel klarigi tion? Unu kaŭzo certe estas, ke senlaboreco iasence ne estas ekonomia problemo. Ekonomio laŭ kutima difino temas pri la arto racie uzi malabundajn rimedojn. La problemo de senlaboreco ja estas kontraŭa: Troviĝas rimedoj — laboristoj — pli abunde ol la merkato deziras. La tradicia teorio estis netaŭga por analizi tiun problemon.

Iom post iom ekonomikistoj tamen vekiĝis, parte pro la grandaj depresioj de la 1920aj kaj 1930aj jaroj. En Svedio grupo de junaj ekonomikistoj kiel Gunnar Myrdal kaj Bertil Ohlin (Nobel-premiitoj en 1974 kaj 1977 respektive) en la t.n. Stokholmskolo defiis siajn instruistojn de la pli aĝa generacio pro ties troigita fido je la kapablo de nebridita merkato. La Stokholmskolo analizis la kaŭzojn de senlaboreco ekde la 1920aj jaroj. Simile, Michał Kalecki publikigis gravajn ideojn en la pola lingvo. Tamen, internacie pli konata fariĝis parenca analizo de la anglo John Maynard Keynes [ĝon mejnad kinz] (1883-1946).

La revolucio de Keynes

Keynes elkreskis en bonhava medio karakterizata per optimismo kaj kredo ke la mondon povas ŝanĝi la intelekta elito, al kiu lia familio apartenis. Li studis i.a. matematikon kaj ekonomikon en Cambridge [kejmbriĝ]. Post siaj studoj li laboris alterne en la ŝtata administracio kaj kiel universitatano. Same kiel pluraj aliaj elstaraj britaj ekonomikistoj, li fariĝis nek doktoro nek plenrajta profesoro.

Post kelkaj iom malpli konataj libroj, Keynes en 1936 publikigis The General Theory of Employment, Interest and Money (La ĝenerala teorio pri okupateco, interezo kaj mono). Li diris en la unua frazo, ke la vorto ĝenerala estas grava. Per tiu vorto li volis akcenti, ke dum lia analizo estas ĝenerala, la antaŭa novklasika analizo konsideris nur apartan kazon, nome la kazon kiam plena okupateco regas.

La libro ŝanĝis la manieron pensi pri makroekonomikaj demandoj. Paul A. Samuelson priskribis en 1946 kiel li memoris la aperon de la libro: “The General Theory surprizis la plej multajn malpli ol 35-jarajn ekonomikistojn per la furiozeco de malsano, kiu unuafoje trafas kaj reduktas tribon, vivantan en plena izoliteco. Montriĝis, ke la pli ol 50-jaraj ekonomikistoj estas tute imunaj kontraŭ tiu malsano. La intera aĝogrupo estis plejparte trafita de febro, ofte sen koni sian sanstaton aŭ sin konfidi al iu.”

Kio do estis la ĉefa mesaĝo de Keynes? Unue li emfazis, ke la nivelo de okupateco kaj produktado dependas ĉefe de la efika postulado, t.e. la efika aĉetvolo en la ekonomio, ne de la produktadkapacito. Krome, ne estas ia aŭtomata tendenco en la ekonomio krei plenan okupatecon. Povas esti ekvilibro en la senco ke la produktado egalas la postuladon de varoj kaj servoj je malpli ol plena okupateco. Unu el la kaŭzoj ke malaltigo de salajroj ne aŭtomate restarigas plenan okupatecon estas la fakto ke salajroj estas ne nur kostoj. Malaltigo de salajroj malaltigas ankaŭ la efikan postuladon, la konsumadon kaj la okupatecon.

Kvankam laŭ Keynes oni ne povas fidi la kapablon de netuŝata merkata mekanismo krei plenan okupatecon, li estis optimisma pri la eblo sukcese interveni. Per politikaj rimedoj kiel malaltigo de impostoj kaj interezoj aŭ pliigo de ŝtataj investado kaj konsumado eblas pligrandigi la totalan postuladon kaj sekve la produktadon kaj okupatecon en la ekonomio. Do, la ŝtato faru aktivan ekonomian politikon por eviti depresiojn kaj grandan fluktuadon de la konjunkturo.

La ideoj de Keynes pluvivis kaj naskis idojn. Sed ili ankaŭ renkontis defiantojn.

La monetarismo

La plej forta defianto estis la monetarismo. La nomo aludas al tio, ke laŭ la monetarismo la kvanto de mono en la ekonomio estas decida por la preznivelo, kaj fluktuado de la kvanto de mono estas grava kaŭzo de la konjunkturŝanĝoj.

La plej konata reprezentanto estas Milton Friedman, profesoro ĉe la universitato de Chicago kaj Nobel-premiito en 1976. Friedman ĉiam estis fervora apologiisto de libera merkato. Tio kredeble kontribuis al lia malfavora sinteno al la ideoj de Keynes, ĉar tiuj ja neeviteble kondukas al ampleksa ŝtata intervenado en la merkaton. Klopodoj stimuli la ekonomion per ŝata produktado dum malalta konjunkturo ne estis laŭ la gusto de la monetaristoj.

Sed la kritikaj argumentoj estis ne nur ideologie motivitaj. Dum la 1970aj jaroj la kejnsismo renkontis kreskantan ĝeneralan kritikon pro sia malkapablo klarigi tiun novan fenomenon, kiun oni nomis stagflacio, t.e. kombino de granda senlaboreco kaj alta inflacio. Ekestis timo, ke politiko laŭ la ideoj de Keynes kaŭzos daŭre kreskantan inflacion sen povi daŭre redukti la senlaborecon.

La monetarisma revolucio — aŭ kontraŭrevolucio — en kelkaj rilatoj faris nur alian emfazon ol Keynes kaj la posta kejnsismo, kaj en aliaj rilatoj fundamente diferencis. Ni vidu kelkajn punktojn.

Dum Keynes rigardis la efikan postuladon kiel la plej gravan faktoron malantaŭ la nivelo de la produktado, la monetarismo akcentis la disponon pri produktadrimedoj kaj la teknika nivelo. Vario de la postulado ĉefe influas la inflacion.

Merkata ekonomio laŭ Keynes esence estas malstabila. Laŭ la monetarismo ĝi estas esence stabila, kaj la fortoj de libera merkato garantias pli-malpli optimuman uzadon de la produktadrimedoj. Tial ne necesas detala interveno por direkti la konjunkturon. Plej grave estas, ke la kvanto de mono en la ekonomio kresku same rapide kiel la malneta enlanda produkto kreskas longaperspektive.

Interveno per konjunkturpolitiko riskas, laŭ la monetarismo, pligravigi la problemojn. Unu kaŭzo estas la tempoperdo en diversaj paŝoj. Tempo pasas inter ŝanĝo en la ekonomio kaj la observado de tiu ŝanĝo en la statistiko. Tempo pasas inter ekonomi-politika interveno kaj la efiko de tiu interveno. La efiko de ekzemple interezoŝanĝo de la centra banko aperos eble post unu jaro. Stimula interveno en malalta konjunkturo eble efikos sur la ekonomion nur kiam ĝi sen interveno montrus altan konjunkturon. Tial la interveno povas kaŭzi tro “varman” konjunkturon kun granda inflacio.

Simile, mildiga interveno en alta konjunkturo eble efikos sur la konjunkturon nur kiam ĝi spontanee estus malalta kun granda senlaboreco. Tiel la amplitudo de la konjunkturvariado povas pligrandiĝi anstataŭ malpligrandiĝi pro la aktiva politiko.

La opinio de la monetaristoj kompreneble ne restis sen obĵetoj. Franco Modigliani [franko modiljani], unu el la ĉefaj oponantoj de Friedman kaj Nobel-premiito en 1985, konstatis ke nemonetaristoj opinias ke la ekonomio “bezonas esti stabiligata, povas esti stabiligata, kaj tial devas esti stabiligata”.

Aliaj kontraŭintervenismoj

Monetarismo ne estis la sola kontraŭintervena skolo. Pli ekstrema sed malpli influa estis la nov-aŭstra skolo kun Friedrich von Hayek [fridriĥ fon hajek] (Nobel-premiito en 1974) kaj Ludwig von Mises kiel plej elstaraj nomoj. Pli influa fariĝis la pensmaniero kiu ricevis la epiteton nova klasika makroekonomiko kun Robert Lucas, Nobel-premiito en 1995, kiel unu el la gvidaj personoj. Ĝi akcentis, ke la makroekonomiko devas havi mikroekonomikan teorian fundamenton, kaj estas kelkfoje karakterizata kiel rezulto de palaca revolucio ene de la monetarisma kampo. Precipe en Usono, ĝi dum certa periodo pli- malpli dominis la makroekonomikan teoriumadon.

Alia skolo, parte parenca al la monetarismo, ricevis malpli da estimo de la plimulto de ekonomikistoj sed apogon en dekstremaj politikaj medioj. Temas pri “ofertado-ekonomiko”, kies plej konata reprezentanto estas la usonano Arthur Laffer, iam ekonomikisto en la administracio de prezidento Nixon.

Laŭ tiu skolo stimulo de la postulado en malalta konjunkturo per mona politiko aŭ ŝtataj investado kaj konsumado tute ne helpus. Due, mildigo de impostoj havus tre grandan stimulan efikon sur la ekonomion. Malaltigo de la impostprocento povus kreskigi la ekonomian aktivecon multe, eĉ tiom ke la enkasigitaj impostenspezoj kreskus. Montriĝis malfacile trovi konfirmon pri tiu ideo en la realo.

La praktika politiko

En praktika ekonomia politiko, la unuaj jardekoj post la dua mondmilito estis karakterizataj de diversaj variaĵoj de kejnsismo en multaj nesocialismaj landoj. Eĉ la usona respublikano Richard Nixon klarigis, ke “ni ĉiuj estas kejnsanoj nun”. En la fino de la 1970aj kaj komence de la 1980aj jaroj monetarismaj kaj aliaj kontraŭintervenaj ideoj estis akceptitaj en la ekonomia politiko de pluraj registaroj kaj naciaj bankoj.

Du nomoj fariĝis simboloj de tiu transformado: Margaret Thatcher, kiu fariĝis ĉefministro en Britio en 1979, kaj Ronald Reagan, kiu fariĝis prezidento en Usono en 1981. La plej klara praktika monetarismo tamen ne daŭris multajn jarojn. La posta praktiko montras kaj kejnsismajn kaj kontraŭkejnsismajn erojn, sed evidente estas, ke la ideoj pri detala ŝtata direktado kaj ampleksa ŝtata posedado ĝenerale havas multe malpli fortan apogon ol dum la unuaj postmilitaj jardekoj. Temas ne nur pri konjunkturpolitiko. Malreguligo kaj privatigo fariĝis kvazaŭ modvortoj.

Bo SANDELIN

en kadro: ******

Makroekonomiko estas tiu parto de la ekonomiko kiu temas pri altgrade sumigitaj grandoj kaj la rilatoj inter tiuj. Ekzemploj de tiaj grandoj estas inflacio, totala senlaboreco kaj malneta enlanda produkto.