Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MALLONGE

Patrina lakto — sveltaj adoleskuloj

Obezeco (graseco, dikeco) estas grava problemo en la bonfarta mondo, tial sciencistoj konstante esploras ĝiajn kaŭzojn kaj cirkonstancojn. Oni jam observis, ke trograseco aperanta en adoleska aĝo antaŭdiras problemojn de troa korpopezo ankaŭ por la estonta plenaĝulo; aliflanke, ekzistas sugesto, ke longa mamnutrado dum beba aĝo eble malhelpas obezecon de la adoleskulo.

Por kontroli tiujn supozojn, usonaj esploristoj faris vastan enketon, ĉu mamnutrado de beboj rezultas je malpli da adoleska obezeco ol nutrado per nepatrina (nevirina) lakto. La prestiĝa revuo Jama raportas, ke miloj da junaj personoj estis enketitaj. 5% el la junulinoj kaj 9% el la junuloj estis tro pezaj. Oni trovis signife pli malgrandan nombron da obezuloj inter tiuj, kiuj ricevis patrinan (virinan) lakton dum longa tempo (sep monatojn aŭ pli) kaj en taŭga kvanto, kompare kun tiuj nutritaj per arte kunmetitaj laktoj (ekzemple sukero + akvo + bovina lakto). Kompreneble, ekzistas pluraj aliaj faktoroj, kiuj povus influi la rezulton, sed ili ĉiuj estis laŭeble dekalkulitaj.

La kuracistoj konkludis: longdaŭra kaj abunda mamnutrado de la beboj malpliigas la riskon de obezeco en adoleska aĝo.

Paulo S. VIANA