Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ENERGIO

Astronomiaj nombroj pri energio en la mondo

Averaĝa homo alprenas per nutraĵoj rondcifere 12 MJ (megaĵulojn) da energio ĉiutage (M = mega = 10⁶ = miliono, J = Joule = ĵulo = energio necesa por levi ĉ. 0,1 kilogramojn al unumetra alto). Sed pli granda parto de tiu energio uziĝas por teni la temperaturon kaj funkciigi la organismojn de la korpo. Nur ĉ. 3 MJ disponeblas por fizika laboro (movo de la korpo, levo de pezoj, ktp) per la muskoloj de unu homo (tio estas grimpi monton ĉ. 400 metrojn altan, aŭ 40-foje supreniri ĝis la tria etaĝo de moderna loĝdomo, havanta ankaŭ teretaĝon kiel etaĝon n-ro 0).

Se oni kalkulas je 4 miliardoj da laborkapablaj plenkreskuloj en la mondo, ties tuta energio disponebla por unutaga fizika laboro estas 12 miliardoj da MJ, tio por tuta jaro, tamen kun nur kvin labortagoj semajne, estas 3 EJ (eksaĵuloj; E = eksa = 10¹⁸ = eŭropa triliono = usona kvintiliono = miliono oble miliono oble miliono).

Ekspluatado de la energiohavaĵo

En la jaro 2000 sur la tuta terglobo oni ekspluatis diversajn energioportantojn, kies suma energioenhavo estis ĉ. 400 EJ, kiu estas 133-oble pli ol la muskole disponebla 3 EJ da energio de la mondloĝantaro. Kiel tiu energiokvanto dividiĝas?

1 EJ estas entenata de 24 Mt (megatunoj) da nafto. Tamen la menciita tuta produkto (ĉefe per minado) de energioportantoj konsistis el 3,4 Gt (gigatunoj) da nafto, 4,5 Gt da karbo, 2,5 Tm³ (tera-kubmetroj) da tergaso. (G = giga = 10⁹ = eŭropa miliardo = usona biliono; T = tera = 10¹² = eŭropa biliono = usona triliono.) La elektra energio produktita nur el akvoenergio kaj atomenergio estis ekvivalenta al 1,2 Gt da nafto. Renoviĝantaj (“alternativaj”) energiofontoj donis ĉ. 60 EJ, el kiuj 25 EJ estis la akvoenergio, ĉ. 35 EJ la bioenergio (ĉefe el ligno). La aliaj alternativaj energiospecoj, kiel sun-, vent-, geotermika energioj ne atingis 1 EJ.

Efika utiligo de la ekspluatita energio

Estas menciinde, ke pro fizikaj (termodinamikaj) leĝoj kaj teknikaj kaŭzoj nur parto de la ĉi-supraj energiokvantoj utiliĝas. Relvoja vaporlokomotivo, hejtata de karbo aŭ ligno utiligas la energion de tiuj nur 15- ĝis 20-procente por la movigo de la trajno, 85 % disipiĝas (perdiĝas) pro varmigo de la ĉirkaŭaĵo, akcelo de la trajno, froto inter diversaj maŝineroj kaj inter relo kaj la radoj. Moderna akvoturbino utiligas la energion de la trafluanta akvo ĝis 95%. Tio estas proksimigebla nur per tre alttemperaturaj (1500°C) gasturbinoj (en si mem 60%), se oni alkroĉas ankaŭ hejtsistemon por loĝkolonioj, agrikulturaj forcejoj kaj simile (ĝis 90%). Inter la termoelektrocentraloj hejtataj per lignito troviĝas kies efikeco estas nur 15-procenta, sed eĉ la plej modernaj hejtataj per antracito aŭ petrolo ne atingas aŭ apenaŭ superas 50 procentojn. Plibonigas la efikecon, se post produkti elektron per vaporturbinoj, oni utiligas la kondensitan vaporon (varmakvon) forlasantan la vaporturbinojn por la supremenciita hejtado laŭ bezono de proksimaj konsumantoj.

La efikeco de la atomcentraloj estas iom sub 50 procentoj, do iom malpli ol tiu de la modernaj, sed klasiktipaj termoelektrejoj. Fakte kaj la klasikaj kaj la atomaj elektrocentraloj estas termoelektrocentraloj, kiuj vaporigas akvon nur per diversaj fueloj (ligno, karbo, petrolo, tergaso, riĉigita uranio, ktp) al alta temperaturo. Ĉar la vaporo povas labori nur dum ĝi restas vaporo, eĉ jam “laca” ĝi devas forlasi la vaporturbinon nepre super 100°C. Nur poste ĝi povas elpaŝi en la atmosferon kaj kondensiĝi en varmegan akvon, forportantan ankoraŭ konsiderindan varmenergion. Sed en atomcentralo oni povas hejti la akvon ne tiom alten (ĉar la uranistangoj fandiĝus), ol en moderna klasiktipa varmocentralo (kie oni bezonas alttemperature fandiĝemajn, kvankam multekostajn alojojn nur kiel maŝinerojn), tial la efikeco de la unua estas iom pli malalta.

Ne estas malproksime de la vero, se oni diras, ke la energioenhavo de la fueloj du-trione perdiĝas, kaj nur unu triono el ĝi utiliĝas.

HASZPRA Ottó