Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Paco minacota

Post la elektoj en Nord-Irlando — kaj por la londona parlamento kaj por la loka administrado — evidentiĝis, ke la voĉoj donitaj por la partioj ĉe ambaŭ politikaj ekstremoj forte kreskis. Voĉoj por pli moderaj partioj male ne montris grandan ŝanĝon.

Temis unuflanke pri apogo por Sinn Féin [ŝin fejn = “ni mem”], la naciista respublikisma partio, iama politika alo de la Irlanda Respublika Armeo (IRA), kiu ĝis nun aŭ ne povis aŭ ne volis persvadi respublikismajn kvazaŭmilitistajn organizaĵojn cedi al la instancoj armilojn. Temis aliflanke pri apogo por la Demokrata Uniista Partio (DUP) de la religie fundamentista kaj porbrita, kontraŭrespublika pastoro Ian Paisley [ian pejzle], kiu malakceptas la interkonsenton pri paco aprobitan de brita kaj irlanda registaroj kaj de la popolo en suda kaj norda Irlando.

Nun la kvar pli fortaj partioj preskaŭ ekvilibriĝas. Moderuloj tamen timas, ke la kreskinta apogo por la du ekstremaj kaj kontraŭaj partioj minacos la nord-irlandan pacon.

Garbhan MACAOIDH