Dmitrij CIBULEVSKIJ
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Kiam oni parolas pri Sovetio aŭ pri nunaj postsovetiaj landoj, ofte oni subkomprenas, ke ĉie estas uzataj rubloj kiel mono. Sed en Ukrainio jam multajn jarojn ekzistas propra valuto: hrivna.
La unuaj moneroj sur la teritorio de Ukrainio aperis en la unua duono de la unua jarmilo. Estis importitaj moneroj: romiaj dinaroj, persaj draĥmoj... Plejparte tiuperiode la moneroj servis nur kiel materialo por prepari virinajn ornamaĵojn, ne por komercaj celoj.
Regula ĉiutaga cirkulado de la mono por komercaj rilatoj aperis nur fine de la 8a jarcento. Ĉefe tiun rolon ludis arabaj moneroj, dirĥemoj, kiujn tiuperiode ĉe ni oni nomis alimaniere: kuny, rezany, nogaty... Estis belaspektaj rondaj, tricentimetraj moneroj. Ili estis praktike sola valuto en antikva Rusio dum kelkaj jarcentoj. Tiu konstanta uzado de la moneroj rezultigis ties malbonstatiĝon kaj plenan netaŭgecon. Rezulte juvelistoj preparadis el ili diversajn ornamaĵojn.
En la periodo de la dukoj Vladimir (?-1015) kaj Jaroslav la Saĝa (978-1054) jam senteblis la nesufiĉa kvanto da mono, kaj oni komencis gisi el netaŭgaj moneroj la unuajn hrivnojn. Tiuj estis uzataj ne nur por komercaj celoj inter reprezentantoj de superaj sociaj tavoloj, sed ankaŭ kiel ŝparrimedoj. Estis diferencigataj hrivnoj depende de la loko kaj tempo de ilia produktado. La plej malnova kieva arĝenta hrivno pezis ĉirkaŭ 164 gramojn, kio egalis al duono de la bizanca pundo. Pli poste norde de Rusio aperis t.n. novgoroda hrivno, kiu pezis pli ol la kieva — preskaŭ 204 gramojn. Tiuj hrivnoj aspektis kiel arĝentaj bastonetoj.
Estas interesa la valoro de tiuperiodaj hrivnoj. Kontraŭ unu hrivno oni povis aĉeti la plej bonan militĉevalon (ĝi egalis al 10 ordinaraj ĉevaloj aŭ dudek bovinoj) aŭ vilaĝeton kun 5 ĝis 7 dometoj. Ankaŭ estas konate, ke tiuperiodaj hrivnoj estis uzataj ne nur por komercaj celoj. Ilin uzis dukoj por premii siajn servantojn, kiuj ofte portadis orajn hrivnojn surkole. Eble tiuj estis la unuaj signoj de nuntempaj ordenoj kaj medaloj.
Ekzistis tiuj unuaj hrivnoj laŭ esploroj de specialistoj ĝis la mongol-tatara invado (ĉ. 1240). Pli poste el hrivno oni komencis fari rublojn, hakante ducentgraman hrivnon je du partoj (ruslingve rublj signifas “haki”). El tiu centgrama rublo oni faris 100 unugramajn kopekojn.
Nun ne plu ekzistas grandvaloraj moneroj. Anstataŭe oni uzas biletojn.
Dmitrij CIBULEVSKIJ