Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPA UNIO

“Ne” al Nico

Post referendumo, en kiu irlandanoj (kvankam malmultnombre) rifuzis ratifiki la Traktaton de Nico, pluraj eŭropaj ĵurnaloj severe kritikis ilin. Oni akuzis ilin pri egoismo kaj avareco, asertante, ke Irlando — iam unu el la plej malriĉaj landoj en okcidenta Eŭropo kaj nun, pro la aliĝo al la Eŭropa Unio (EU), unu el la plej riĉaj — domaĝas dividi sian prosperon kun aliaj, finance malpli evoluintaj ŝtatoj.

Kvankam en ĉiu nacio troveblas avaraj kaj ksenofobiaj unuopuloj, iu ajn longe loĝinta en Irlando scias, ke irlandanoj estas malavara popolo, kiu abunde kontribuas al ĉiuj bonfaraj organizaĵoj, al financa kaj praktika helpo al la tria mondo, kaj al pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Evidente ekster Irlando oni ne komprenas la motivojn por la kontraŭa referenduma reago al la Nica Traktato.

Indiferentaj

Krom tio, ke la referendumo estis komplika pro samtempa balotado pri du aliaj demandoj (ĉu elleĝarigi la jam de jaroj ne uzitan eblon apliki mortopunon, kaj ĉu akcepti la aŭtoritaton de la internacia krimkortumo), estis aliaj faktoroj. Unue, la registaro ne sufiĉe informis la publikon pri la signifo kaj celoj de la traktato, kaj eĉ (laŭ kritikantoj en la neantaj frakcioj) misinformis pri ties vera intenco. Do multaj ne komprenis la traktaton, dum aliaj restis indiferentaj kaj ne voĉdonis.

Aliaj, kiuj ja partoprenis la referendumon, voĉdonis ne kontraŭ enlaso de novaj ŝtatoj sed kontraŭ manko de informo, kontraŭ — laŭ ili — kreskanta EU-burokratismo en lando, kiu malamas burokratismon, kaj kontraŭ eŭropa federaciiĝo laŭ usona modelo. Plue, multaj nee voĉdonis pro kialoj aparte irlandaj. Irlandanoj ĵaluze defendas sian statuson de neŭtrala nacio ene de UN kaj rifuzas alianciĝi — ekzemple al la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Ili malfidas NATOn, kaj timas, ke EU intencas krei eŭropan armeon kunlaborontan kun NATO aŭ sub ĝia regado. Tio estis la sinteno de la Verda Partio.

Abortigo

Samtempe piaj katolikoj kaj aliaj suspektas, ke integriĝanta EU enkondukos leĝojn permesantajn liberan abortigon kaj pli facilan eksedziĝon. Fine, sed nelaste (ĉar ekzistas eĉ pliaj motivoj por neado), la naciisma respublikisma partio Sinn Féin [ŝin fejn], kiu multe fortigis sian potencon post la ĵusaj elektoj en Nord-Irlando, kampanjis kontraŭ plia eŭropa federaciiĝo pro la sama kialo, kiu igas ĝin malakcepti britan regadon en Nord-Irlando kaj postuli sendependecon.

Ŝajnas evidente, ke la plimulto da irlandanoj aprobas pliajn ŝtatojn en EU, inkluzive de landoj de meza kaj orienta Eŭropo (Pollando, Ĉeĥio, Baltio, Slovenio, ktp), sed superŝtata federacio restas nedezirata.

Garbhan MACAOIDH