Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

ALBANIO

Murdo de la jarcento

En Tirana, Albanio, vekis grandan intereson la t.n.“afero Hajdari”. Azem Hajdari estis la unua gvidanto de la Demokrata Partio, kies lanĉo en 1990 enkondukis en Albanion politikan pluralismon. Hajdari estis studento, kiu – kiel aliaj gvidantoj de opoziciaj grupoj – kuraĝe kaj sentime alfrontis atakojn de la tiam agonianta ekskomunisma reĝimo.

Inter 1992 kaj 1997 li kunlaboris kun Sali Berisha, la unua prezidanto demokratie elektita en Albanio. Post la “revolucio” de 1997 demokratoj eniris la opozicion, sed Hajdari restis aktiva batalanto por libereco, justeco kaj demokratio. Li senmaskigis en kaj ekster la parlamento la koruptecon kaj mafiecon de la novaj regantaj socialistoj kaj manifestaciis kontraŭ la novkomunisma registaro starigita en junio 1997.

Pro tio lia vivo estis minacata. En septembro 1997, ĉe la parlamentejo, socialista deputito kvar fojojn pafis kaj grave vundis lin. Oni arestis la atencinton, kiu estis poste kondamnita al enprizonigo. En februaro 1998 policistoj pafis kontraŭ veturilon de Hajdari, tiam estro de parlamenta komisiono pri defendado, dirante, ke liaj akompanantoj kontraŭleĝe portis armilojn. Kelkaj policistoj estis arestitaj. Poste la parlamento, estrata de socialistoj kaj ties alianculoj, pro falsaj pretekstoj senigis Hajdari-n de lia deputita imuneco.

Komplica

Ĉio finiĝis en septembro 1998, kiam oni ruze alvokis Hajdari-n – simbolon de nova erao en Albanio – al la sidejo de la Demokrata Partio kaj tie mortpafis lin. Kvankam atestantoj tuj informis la policon, tiu – verŝajne komplica – ne reagis. Tiel eskapis la murdintoj. Incitite, popolamaso atakis la ĉefministrejon: iam Hajdari diris, ke mortigos lin la tiama ĉefministro, Fatos Nano. Sed tiu jam fuĝis al Makedonio kaj ĉe la ĉefministrejo oni trovis neniun.

Serioze okupiĝis pri la “afero Hajdari” nek la prokuratorejo nek aliaj ŝtatorganoj. Regis indiferenteco pri – laŭ la albana verkisto Ismail Kadare – la “murdo de la jarcento”. Tamen lastatempe, kadre de naciaj balotoj, malfermiĝis en Tirana juĝproceso pri la afero. Malgraŭ tio, ke estas arestitaj kelkaj policanoj, neniu kredas ke, dum regas socialistoj, la afero estos juste esplorata. Tamen la proceso mem fariĝos eventuale bazo por nova, definitiva kaj decidiga esploro, kiam regos politikaj fortoj nekoruptaj kaj nerilataj al ekskomunistoj.

Bardhyl SELIMI