Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

SANO

Esploroj kortuŝaj

Ĉiutage homoj kolapsas pro kormalsano aŭ kordifekto, plej ofte pro korventrikla taĥikardio (tro alta frekvenco de korbatoj). Sen tuja sukuro tiuj homoj mortas post nur malmultaj minutoj.

Jam de jarmiloj oni scias, ke per taŭgaj metodoj sukurantoj povas haltigi la morton. Dum faraona tempo en Egiptio oni revivigis homojn, malfermante la buŝon per hoko kaj enmetante t.n. fingron de Horuso (tubon oran aŭ arĝentan) en la traĥeon kaj enblovante spiron. Hebreaj akuŝistinoj revivigis – aŭ, pli trafe, pluvivigis – ĵus naskitajn bebojn per spirodonado buŝ-al-buŝa.

Ĉevalo

Dum pasintaj jarcentoj oni elprovis bizarajn revivigajn metodojn, ekz. uzante barelon, sur kiu oni ruligis pacienton senvivan, aŭ metante korpon sur dorson de ĉevalo por tiel ĝin skui. Indianoj aplikis inversan metodon: ili plenigis bestan vezikon per “magia” fumo kaj enblovis tiun en la postaĵon de paciento. Laŭdire tiu ĉi metodo sukcesis kaj en 1767 oni komencis apliki ĝin en Anglio.

Hodiaŭ oni sukuras unue per senhezita spirodonado kaj ritma korpremado, ĝis – almenaŭ en evoluinta lando – venos ambulanco ekipita de aparatoj, kiaj EKG (elektrokardiografo, por vidigi la staton de la koro) kaj defibrilatoroj (kiuj per elektra ŝoko stimulas la koron). Tiel estas savitaj ĝis 40 % de la pacientoj.

Oksigeno

Lastatempe aperis en Interreto raporto pri revivigo per korpremado sen spirodonaco. En Usono universitataj sciencistoj prilaboris dokumentojn kaj protokolojn de 241 pacientoj, kiujn oni provis revivigi sen spirodonaco kaj sole per korpremado. La informojn oni komparis kun dokumentoj pri 279 personoj, al kiuj oni krome donis oksigenon. En la unua grupo transvivis 10 %; en la dua 15%: laŭ la sciencistoj diferenco tute ne grava.

Tamen en Seattle, kie oni faris la esplorojn, bone funkcias la ambulanca servo. Trejnitaj helpantoj povas atingi viktimojn inter tri kaj kvar minutoj: tiam ankoraŭ restas oksigeno en la pulmoj, kaj aldono de plia, pura oksigeno sufiĉas por savi la viktimon. Sed en aliaj landoj la kondiĉoj malsamas. Ekz. en Germanio ambulanco atingas pacienton post meze ok ĝis 14 minutoj. Dum tiom da tempo paciento suferas gravan oksigeno-mankon: la cerbo estas jam difektita kaj la eblo transvivi preskaŭ nulas.

Jomo IPFELKOFER