Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NOV-ZELANDO

Nova sporto: golfhibrido

Nov-zelandano Burton Silver [brtn silvr] inventis novan sporton. Ĝi estas hibrido inter golfo kaj rugbeo. Ĝiaj pilkoj estas ovalaj kiel la rugbeaj, sed malgrandaj kiel la golfaj pilkoj. Oni batas la pilkon per golfbastono. La celo estas golo kiel en rugbeo anstataŭ trueto kiel en golfo. La golejo de la ludo havas reton por reteni la pilkon. Do, li nomis la sporton angle GolfCross [golfkros], kiu signifas golfhibridon.

La iniciatinto decidis antaŭ 12 jaroj inventi novan formon de golfo, kiu profitas la belecon de la ĉirkaŭaĵo en Nov-Zelando kaj enhavas ion el rugbeo, kiu estas tre populara sporto en la lando. La nacia rugbea teamo estas konata en la rugbea mondo kiel unu el la plej bonaj. En majo 2001 Burton Silver anoncis, ke li kunlabore kun sia partnero Martyn Turner [matn trnr] jam estigis tri ludejojn por la nova sporto.

La prokraston inter la ideo kaj fina rezulto kaŭzis ellaboro de speciala pilko. Silver diris, ke ĝi estas pli aerodinamike stabila ol sfera pilko, do eĉ nesperta ludanto ĉiufoje povas frapi ĝin ĝuste. Flugante la pilko zumas, kion li antaŭe ne konsideris.

La kostoj starigi ludejon por golfhibrido estas malgrandaj kompare kun la kostoj por golfludejo, ĉar oni ne bezonas tre platajn gazonojn ĉirkaŭ la golejoj. Ĉar ovala pilketo ne emas resalti rekte supren, oni provas bati ĝin tra la aero rekte en la golejon. La golejo estas turnebla al iu el tri pozicioj por pli-malpli kontraŭstari la ludanton. La jam establitaj ludejoj por la nova sporto situas sur farmbienoj en pitoreskaj lokoj: apud monto Cook, apud Rotorua kaj iom norde de Wellington. Ludantoj povas ĝui la tiean pejzaĝon, dum ili ludas.

La inventintoj invitis kelkajn profesiajn golfludantojn provi la novan sporton. Ili ĉiuj ĝuis ĝin kaj entuziasmis. Silver esperas, ke ĝi allogos diversajn homojn, ĉar la sportaranĝoj estas neformalaj, mankas reguloj pri specialaj vestoj. La ludo estas pensiga, kaj oni ludas ĝin en mirinde belaj ĉirkaŭaĵoj. Li atendas, ke ankaŭ turistoj volonte ludos golfhibridon.

D. E. ROGERS

Burton Silver kaj Hugh McCarroll [hju m’keril] atendas apud la golejo sian partneron Martyn Turner, kiu batos pilkon direkte al la golejo. (Fonto: gazeto Bay of Plenty Times)