Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirokapta historia fresko

La Biblio ne estas unu libro, ĝi estas biblioteko plurĝenra; sed la fiksado de tia sankta libraro ne estis unufoja por ĉiam kaj por ĉiuj: konfesioj diversaj rekonas kiel sanktajn, kolektojn diversajn, kaj la agnosko de tia tekstaro evoluis dum jarcentoj. La juda tradicio rekonas la tekstojn, kiujn fiksis kiel kanonon la hebreaj rabenoj en la unua jarcento p.K.; tiu tekstaro eksplicite ellasas la frukristanajn verkojn, ekzemple, la Novan Testamenton, kies akceptiĝo kaj famiĝo riskis iel perdigi la ortodoksecon de la origina hebrea religio. Sed ankaŭ el la Malnova ne ĉiuj verkoj estis konsiderataj en la “unua kanono”, kiu ampleksas nur la Toraon, la Profetajn Librojn kaj la Skribojn; aliaj, akceptitaj de la kontraŭreformacia katolika eklezio longe poste, dum la Trenta Koncilio (1546), estas konataj sub la nomo de Duakanonaj libroj. En ili troviĝas epizodoj, kiuj influis la okcidentan kulturon kaj inspiris okcidentajn artistojn, kiel tiu pri Suzana insidata ĉe la bano de du maljunuloj, aŭ tiu pri Judit senkapiganta Holofernes-on. La akcepto aŭ ne de iuj tekstoj kompreneble donas malsaman interpreton de la vorto de Dio, kiu transdoniĝas tra la “Sanktaj Libroj”: ekzemple la resurekto de ĉiuj justuloj, aŭ la purgatorio kun nur dumtempa puno, temoj kutime supozataj kiel aperantaj nur en la Nova Testamento, troviĝas jam en la libro de Makabeoj; kaj akcepti aŭ ne, ke vivantoj povas pledi por mortintoj por mallongigi ilian suferon, donas tute alispecan teologian aspekton al la koncepto pri peko kaj puno.

Ĉar Zamenhof sekvis la ortodoksan judan tradicion, li rekonis kiel bibliajn nur la librojn de la “unua kanono”, kaj do en lia traduko de la “La Sankta Biblio”, oficiale akceptita nur en 1926 dum la UK en Edinburgo, mankas la libroj celebrataj de aliaj tradicioj, inkluzive de la tuta Nova Testamento kaj de la duakanonaj. Akademiano Gerrit Berveling tradukis kaj la kvar evangeliojn (la tradukoj aperis en Fonto en 1992), kaj la duakanonajn librojn, el kiuj en ĉi tiu unua volumo aperas Tobit, Judit, Ester kaj la du unuaj libroj de Makabeoj.

La traduko de Berveling estas jam konata tra kompakta disko aperinta en 1997, kaj ĝi aperos ankaŭ, apud la zamenhofa traduko, ĉe la Brita kaj alilanda Biblia Societo. Sed tie mankas la tuta kritika aparato trovebla en la nuna eldono: sintezaj, sed plene klaraj enkondukoj al la diversaj libroj, klarigoj pri la originalaj tekstoj, pri la formiĝo kaj fiksiĝo de la “kanonoj”, historiaj kaj geografiaj notoj. La Biblio estas verko, kies kompreno engaĝas plene la menson kaj la kulturon de leganto, kaj la preparo al la legado fare de Berveling estas ekstreme utila. La nunan libron krome plivalorigas pluraj gravuraĵoj de la franca artisto Gustave Doré, kiu ilustris multajn ĉefverkojn, inkluzive la Dian Komedion de Dante Alighieri (kies dua kantiko, Purgatorio, freŝe aperis ĝuste ĉe Fonto) kaj kiu postlasis pli ol 10000 desegnojn.

Ĉe tia grandiozaĵo, verkita en diversaj periodoj, jam la difino de aŭtentike originala teksto estas problemo; krome, la lingvaĵo estas defia por tradukisto. La nun ekzistantaj tekstoj de la duakanonaj libroj estas en la greka, kvankam de kelkaj ekzistis pli fruaj versioj en la hebrea aŭ aramea, pri kio atestas iuj papirusoj. Berveling, fakulo kaj instruisto pri klasikaj lingvoj, referencas al la versio de la Septuaginto, la plej aŭtoritata; sed ofte li profitas de aliaj versioj kaj tradukoj. Lia laboro estis kolosa, kaj li elturniĝis majstre; rezulte, lia lingvaĵo estas simpla, kun tuj kompreneblaj disigitaj propozicioj, sed li tenas la solenecon, kiam tio spegulas la originalon. La historioj rakontataj en la diversaj bibliaj libroj, kvankam ne ĉiam kongruaj inter si, tamen donas spirokaptan historian freskon pri la vivo de la hebrea popolo kaj precipe pri ĝiaj bataloj kontraŭ la najbaroj, bataloj subtenataj de la senŝancela konvinko esti la popolo elektita de Dio. Kiu konas aliajn librojn el la Biblio, ne miros pri la krueleco de la militoj kaj pri la amasaj buĉadoj, kalkulataj je pluraj dekmiloj da homoj. La juda Dio helpas sian popolon, sed liaj agoj montras ja ne pardonemon, sed la juston de severaj kondamnoj; necesos la veno de Jesuo kaj lia elaĉetado de la pekoj de la mondo, por ke la homo, laŭ la kristana religio, havu esperon pri paradizo.

Carlo MINNAJA

La Duakanonaj Libroj. Vol. 1. Eld. Fonto, Chapecó, 2001. 264 paĝoj. Prezo ĉe FEL: ankoraŭ ne konata.