Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

OPINIO

Samseksemo, diskriminacio kaj homaj rajtoj

Tra la jaroj, jam plurfoje mi ricevis leterojn el diversaj landoj, ankaŭ de legantoj de MONATO, ofte de homoj komplete nekonataj al mi, kiuj ie / iam legis teksteton mian koncerne respektadon de samseksemaj homoj. Foje temas pri poemeto mia, pri artikoleto, pri prediko aŭ tradukaĵo.

Regule oni komencas tian leteron, menciante certan miron, ke mi — estante pastoro protestanta — povas defendi tian vivoformon. Ŝajne oni atendas de pastoroj, ke ili senescepte vivas kaj pensas laŭ stilo ege malnovmoda, konservativa aŭ eĉ reakcia. Nu, tia certe mi nek estas, nek volas esti.

Profunda mistero

Laŭ mia kompreno pri la kristana mesaĝo — tio, kion mi lernis persone de Jesuo Mesio — estas malhumane kondamni iun ajn homon simple pro tio, kio li aŭ ŝi estas. Ni homoj nek fabrikis nek inventis nin mem, sed ni ĉiuj estas kreitaj de Dio — la profunda mistero malantaŭ ĉio ekzistanta: nomu kiel vi volas! Kaj kiel kreitaĵoj ni estas prezentataj, ĉiuj senescepte, unu al la alia kiel kunhomoj sur tiu ĉi nia komuna “kosmoŝipo” tero.

Do, tute principe — kaj por mi persone tio estas unu el la bazaj aferoj de mia fido je Dio — neniu homo el si mem, kvazaŭ herede, aŭtomate, denaske, ktp estas pli valora ol alia homo. Jen la homaj rajtoj en nuksoŝelo! Kiel afero de la fido!

Sed, foje oni plu miras, kial tiel obstine vi ĉiam denove tuŝas tiun temon? Intertempe vi ja jam montris vin avangardisma! Se temus nur pri mia persona imago-bildo, mi certe delonge jam silentus pri ĝi. Sed temas pri milionoj da homoj tra la mondo, al kiuj oni ne lasas normalan por ili vivmanieron — simple kun partnero amata, se dezirate.

Kalejdoskopo

Ankaŭ politike la temo “homaj rajtoj” fariĝas ĉiam pli grava. Estas tuta vico da ŝtatoj, kiuj strebas aliĝi al Eŭropa Unio, precipe el la eŭropa landaro eks-komunisma. Kaj ĝuste ĉe tiaj intertraktadoj grave rolas la demando pri homaj rajtoj: kiel ili kondutas precipe al siaj malplimultoj. Kaj da tiaj malplimultoj ekzistas tuta kalejdoskopo: naciaj / etnaj (hungaroj en Rumanio; albanoj, serboj, kroatoj kaj multaj aliaj en plej diversaj partoj de la eksa Jugoslavio; rusoj en Estonio, ktp; judoj en multe da landoj; kaj kion pri la ciganoj de la Roma- kaj Sinti-popoloj?), religiaj malplimultoj (ortodoksianoj, romkatolikoj kaj islamanoj ree en eksa Jugoslavio; protestantoj en Greklando; kaj kion pri la preskaŭ-ŝtateco de ortodoksio en Ruslando?), kaj do ankaŭ — sed ĉie — la samseksemaj homoj.

Ĉi tie mi ne menciis alian temon, kiun plurfoje mi tuŝis: la pozicion de la virinoj, ne nur socie sed eĉ pli religie. Eble pri tio foje mi verkos; ankaŭ tiuterene ja multo ŝanĝendas. Tiel longe, dum ni homoj ankoraŭ ne respektas niajn kunhomojn kiel homojn — simple pro la nura fakto, ke ili ekzistas — nia mondo riskas ne multe adoltiĝi.

Gerrit BERVELING