Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HUNGARIO

Survoje al EU

Abrupte oni komencis konstrui novajn ŝoseojn en Hungario. En la lastaj tri jaroj estis konstruita ne unu kilometro da ŝoseo, malgraŭ antaŭelektaj promesoj de la registaro. Venontjare okazos novaj elektoj, do estas tempo lasta por plenumi la promesojn.

Komence estas konstruataj du gravaj pontoj trans Danubo. La unua situas en la sudo, la dua en Esztergom [éstergom], kie la ponto estas detruita dum la dua mondomilito. Tiu ĉi nova ponto fariĝos trapasejo inter Hungario kaj Slovakio: pro tio ĝi estas komune konstruata. Interese estas, ke entreprenas la laboron hungaraj firmaoj. La ĉefministro, Viktor Orbán, rifuzante pruntojn de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke transnaciaj kompanioj foje tro multekoste laboras.

Dupartiismo

Kritikis eksterlandanoj ne nur la hungarecon de la ŝoseo-konstruado. Oni atentigis pri la sorto de ciganoj kaj pri la fakto, ke en la ŝtata televido apenaŭ aperas la opozicio. Malgraŭ tio, Hungario atingis rimarkindajn sukcesojn dum aliĝaj pritraktadoj al Eŭropa Unio (EU). La industria produktado kaj la valoro de la forinto daŭre kreskas, kaj oni esperas eniri EU-on en 2004.

En la parlamento satelitaj partioj nuliĝis, tiel ke restas unusola rivalo de la registaro: la socialistoj. Krome menciindas la dekstrema partio MIEP. Orbán senĝene akceptas voĉojn de MIEP: kritikinte la dekstremulon Haider en Aŭstrio, EU ne kuraĝas kritiki la kabineton de Silvio Berlusconi [silvjo berluskoni] en Italio, kaj do Orbán sentas sin sufiĉe imuna kontraŭ EU-kritiko. Do Hungario preferas proksimajn kaj dekstremajn Aŭstrion kaj Italion ol pli forajn, iom maldekstremajn Germanion, Francion kaj Brition.

Karlo JUHÁSZ