Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Militaj krimoj aŭ politika oportunismo?

Mi legis la du reagojn (MONATO, 2001/ 6, p. 4) kontraŭ mia kontribuaĵo “Ĉu vere burleskaĵo?” en la aprila numero. Videblas miskompreno de historiaj faktoj. Por la japanaj soldatoj dum la dua mondmilito instaliĝis bordeloj. Ili instaliĝis por preventi perfortaĵojn fare de soldatoj kontraŭ ordinaraj virinoj. La prostituitinoj (ianfu = konsolantinoj) estis krom japaninoj ankaŭ koreaninoj kaj tajvananinoj (ambaŭ siatempe japanaj civitanoj) kaj aliaj. Kvankam nuntempe pro laŭta apelaciado pri homaj rajtoj tiu afero ne plu indulgeblus, siatempe ĝi konsideratis neeksterordinara.

Kompatindas la prostituitinoj forvenditaj de siaj gepatroj al prostituistoj pro malriĉeco kaj postenigitaj en militaj bordeloj. Klaras, tamen, ke ne temas pri perforta kuntreno fare de la armeo. Ili ricevis pagon por sia “servo”, kaj ankaŭ okazis regulaj fizikaj ekzamenoj. “Armeo kaj sekso” aferas universale. Similaj militaj institucioj troviĝis en nazia Germanio. Vaste konsciatas teruraĵoj de sovetiaj soldatoj sen tiaj ejoj kontraŭ germaninoj en orienta Germanio tuj post la fino de la dua mondmilito. Tiusence la ekzisto de militaj bordeloj estis neevitebla malbono.

La bordeloj de la Japana Imperia Armeo estis konataj de iuj homoj kiel nejusta afero koncernanta armeon dum longa tempo post la fino de la milito. Neniam, tamen, leviĝis voĉoj akuzantaj kaj kondamnantaj tiun aferon. Ĉirkaŭ 1990 komencis japanaj maldekstruloj gvati tiujn bordelojn por eskapi de malapero el la politika areno dum disfalinta socialismo. Ili ne povis aserti suverenecon de sia ideologio kaj devis sin direkti al la kondamnado de la pasinteco de sia propra lando. Do, ili komencis serĉadi eks-prostituitinojn en Koreio kaj aliaj landoj, kaj urĝis al ili akuzi prie la japanan registaron por pardonpeto kaj kompenso.

Plue, ili apelaciis al amaskomunikiloj fikciante la imagon de “japana registaro rifuzanta pardonpeti kaj kompensi al militaj prostituitinoj”. Japanaj amaskomunikiloj prie informadis eksterlandanojn kaj ilin persvadis per imago de “japana registaro apatia al konsolantinoj”. Dum la lastaj jaroj, tamen, en Japanio oni esploradis tiurilate, kaj evidentiĝis multaj fikcioj pri la afero. Nuntempe malmultas japanaj akuzantoj pri la afero escepte de iuj maldekstruloj. Eksterlande tamen, ankoraŭ vivas la “mito de ianfu”. Tio konstateblas el la du leteroj de eŭropanoj en la junia numero de MONATO.

Laste mi volas atentigi la legantojn pri tio, ke la “internacia tribunalo de virinoj pri militkrimoj” estas ne aŭtentika sed pseŭda tribunalo.

IGARASI Takeo, Japanio