Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dona, dona, dona ...

La letero “Holokaŭsto” (MONATO, 2001/5, p. 4) memorigas al mi la tre iamajn tempojn, kiam iuj popoloj ĝoje prezentis al siaj misdioj la sangajn homoferojn, en kiuj pereis multaj junuloj kaj junulinoj ... La moroj de la mondo evoluis, kaj bestoj anstataŭis la gejunulojn. Sed ĉie kaj ĉiam la plej grandaj oferoj restas la plej sanktaj. Sendube la malnova dio Mamono reviviĝas kaj estas nuntempe pli kaj pli adorata. Ŝajnas ke tiu misdio estas pli postulema ol la aliaj, ĉar fanatikuloj bruloferas por li tiom da sanaj bestoj. Laŭ sia difino, “oferi” signifas “fordoni ion valoran, por akiri ion alian, kion oni rigardas kiel pli valoran” (PIV). Ĉi-okaze, temas pri mono, kompreneble ...

Se la EU-ordonoj estis tiel kruelaj por la brutaro, oni povus pensi ke ili estas multe pli mildaj por la kokinoj ovellasemaj. Efektive, EU-direktivo deklaras ke ĉiuj dombestoj rajtas havi konvenan loĝejon, sanan nutraĵon kaj taŭgan zorgadon, kiujn necesigas iliaj naturaj bezonoj kaj specifa aktiveco ... Sekvas du ĉapitroj kun precizaj instrukcioj ... Sed la komforto de la kokinoj estas rekomendata nepre ĉar ili produktas ovojn, kaj validas do nur dum ili produktas ovojn. Poste ili finiĝos en kaserolo, kaj pri tio neniu ĉagreniĝos.

Fakte, ankaŭ tiu direktivo de EU, pli milda, similas al la unua, pli kruela. Ĝi celas akiri monon. La dombestoj estas sklavigitaj por ekskluziva servado al la homaro, kiu havas sur ili ĉiujn rajtojn. Neniam la kompatindaj dombestoj estos tute liberaj kaj feliĉaj kiel birdo aera.

Jean BERTRAND, Francio