Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ŝanĝiĝanta aspekto de kristanismo

Depost la mezo de l’ 20a jarcento, ĉiam pli eksplode kreskas novastilaj kristanaj eklezioj, kiujn karakterizas ne tiom la tradiciaj pri- aŭ kontraŭ-dogmaj aŭ priliturgiaj harfendaĵoj de la pasinteco, kiom elkora travivo de la fido, gajeca liturgio, kantado plenpulma kaj ĝoja, konfido je la ĉionpardonema dio. Ĉefas inter ili evangelikaloj kaj pentekostanoj. Antaŭ nelonge mi trovis kelkajn nombrojn kiuj — kvankam ne tute ekzakte pruveblaj — bone ilustras tiun kreskon de la pli novaj kristanaj movadoj. Kristanismo en la mondo laŭ tiuj nombroj nuntempe kalkulus pli ol du miliardojn da homoj: 1 056 920 000 romkatolikoj; 215 129 000 ortodoksuloj (grekaj, rusaj k.a.); 342 035 000 tradiciaj protestantoj (luteranoj, kalvinanoj k.a.); 79 650 000 anglikanoj; 6 688 000 prakatolikoj; 647 810 000 evangelikaloj; 523 767 000 pentekostanoj.

Gerrit BERVELING