Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ALBANIO

Amasa elmigrado

La grandaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝiĝoj en la landoj de orienta Eŭropo estas karakterizitaj i.a. de amasa elmigrado. Tiu fenomeno ricevis bibliajn dimensiojn en malgranda sed ekstreme malriĉa kaj antaŭe subpremita Albanio.

Vladimir Misja, profesoro pri ekonomiko de la Universitato de Tirana kaj de la Instituto por Mildigo de Malriĉeco, estas pristudinta tiun fenomenon. Jen resumo de liaj konstatoj.

Elmigrado kaj enlanda labormerkato

La amasa, nekontrolita migrado el Albanio al Italio, Grekio kaj aliaj landoj influis notinde la senlaborecon enlande. En la jaro 1998, kompare al la jaro 1990, la senlaboreco malpliiĝis je 57,7 % (85 000 personoj), dum la nombro de loĝantoj je laborkapabla aĝo kaj la nombro de dungitoj dum tiu periodo respektive falis je 0,5 % (9000 personoj) kaj 24,1 % (344 000 personoj). Sen elmigrado la senlaboreco atingus tre altajn nivelojn, proksimume 500 000 personojn.

Stabiliga faktoro

La valuto sendita de elmigrintoj variis de 107 milionoj da usonaj dolaroj (USD) en la jaro 1991 ĝis 500 milionoj da USD en la jaro 1998. Tio egalas al kvinono de la nacia produkto en Albanio. Ĝi superis dufoje la eksportajn enspezojn kaj pli ol kvarfoje la rektajn investaĵojn enlandajn.

Estas menciinde, ke la ŝtata buĝeto proksimume egalas al la mono sendita de elmigrintoj (550-650 milionoj da USD jare). Dum la periodo 1993-1997 la monsendaĵoj de elmigrintoj reprezentis ĉ. 73,5 % de la deficito de ekstera komerco de Albanio kaj estis la ĉefa regulilo por la pagobilanco. La sumoj senditaj de elmigrintoj en Albanion ege superas, je persono, tiujn senditajn en Jugoslavion, Turkion aŭ Grekion.

Familioj, kiuj havas membrojn laborantajn eksterlande, certigas al si enspezojn 2,5-oble pli altajn ol la ceteraj. Laŭ enketado farita antaŭ nelonge, 27 % de ĉiuj aĉetoj en la familio estiĝis per la mono ricevita de elmigrintoj. Kompreneble, tiu mono estis same faktoro por plimildigi la malriĉecon enlande.

Ankaŭ la investoj rilatas al la mono ricevita de elmigrintoj. Tiel, en la ĝenerala strukturo de la monfontoj por financado de malgrandaj kaj grandaj entreprenoj, ĝi konsistigas ĉ. 17,5 %. Laŭ studoj faritaj en kelkaj landoj, 1 USD da investoj el la mono de elmigrintoj certigas plialtiĝon de la ĝenerala socia produkto je 2,3 USD. Tio ankaŭ validas en Albanio.

Elmigrado influis la bankan sistemon, plialtiginte notinde la mondeponojn. Laŭ enketado, du trionoj de albanaj elmigrintoj intencas investi sian monon en sia devenlando, dum la cetero deponas la monon en la akceptolando.

Mankas taŭga politiko

En Albanio estas Ministrejo pri Laboro kaj Elmigrado, kiu dekomence deklaris, ke ĝi ellaboros mallongtempan kaj longtempan migradpolitikon. Estas fondita ankaŭ Nacia Komitato por Loĝantaro, kiu celas politikon demografian, konforme al aktualaj ŝanĝiĝoj enlande.

La najbaraj ŝtatoj Grekio kaj Italio, kiujn trafis plejmulte la amasa albana elmigrado (oni taksas je 500 000 la nombron de albanaj elmigrintoj en Grekio kaj je 200 000 en Italio), ankoraŭ ne estas ellaborintaj taŭgan politikon.

Italio traktas la aferon je aspekto polica. Komence ĝi instalis policajn fortojn en sia sudo, poste apud la albana marbordo, kaj laste en la albana teritorio.

Grekio, laŭ la oficialaj donitaĵoj, de 1991 ĝis 1996 forpelis en Albanion 1 147 000 elmigrintojn (kiuj multfoje kaŝe reeniras Grekion...) pere de siaj policaj fortoj, danke al operacio je koda nomo “balailo” (kiu aktiviĝas kiam la rilatoj inter ambaŭ landoj malboniĝas). La operacio “balailo” servas ankaŭ kiel reguliga tampono por la greka ekonomio.

La formoj de integriĝo

Estas du ĉefaj integrigaj politikoj: asimilada (nuligo de diferencoj kulturaj kaj lingvaj inter enlandanoj kaj enmigrintoj, konservante nur simbolecan etnecon), kaj plurkultureca (ebligante al elmigrintoj plukonservi siajn lingvon, kulturon kaj tradiciojn).

Grekio elstaras per la politiko asimila. Tio pruviĝas ne nur de diskriminaciado de albanoj rilate la dungadon kaj pagadon, sed ankaŭ la klerigadon kaj socian agadon de enmigrintoj. Italio kaj aliaj landoj estas pli humanaj tiurilate: leĝigado de la restado, familia kuniĝado, dungado laŭfaka kaj longtempa, helpo por klerigado kaj sanprotektado, ktp.

El enketado farita en Grekio rezultas, ke la infanoj 10- ĝis 15-jaraj parolas ankoraŭ sufiĉe bone (sed ne flue) la albanan. 25 % jam estas forgesintaj skribi kaj legi (temas pri tiuj infanoj enirintaj frue en grekajn lernejojn). El la aĝo-grupo 20- ĝis 30-jara, ĉirkaŭ 30 % estas jam forgesintaj multajn vortojn kaj ne povas konversacii facile.

La albanaj elmigrintoj kutime ne havis la necesajn sciojn pri la lando akceptonta ilin. 87 % de la elmigrintoj konis malbone aŭ parte la akceptontan landon. Menciindas, ke albanoj pli bone konis Italion danke al televido.

Familioj kaj elmigrado

Enketado farita en la itala urbo Bari inter elmigrintoj el la jaro 1991 montras, ke 75 % el ili estis jam dungitaj en sia hejmlando, sed ke la enspezoj tie estis malbonaj (tiel respondis 68 % el la enketitoj). Do ili elmigris por ricevi pli altan salajron (29 %), por monhelpi al familio restinta en hejmlando (28,4 %), por ekĝui pli bonajn vivkondiĉojn (16,4 %), pro pli bona instrusistemo kaj klereceblecoj (6 %) kaj pro politikaj motivoj (3 %).

Negativaj aspektoj

La elmigrado kaŭzis malpliiĝon de familioj, ĉar multaj elmigris tutfamilie. Estas en sudo de la lando tutaj vilaĝoj, kie plurestas malmulte da familioj aŭ nur maljunuloj. Pro tio, ofte la agroj restis nekultivitaj kaj la rikoltoj nekolektitaj, ĉar la laborfortoj estis bezonataj en la akceptolando.

Kompreneble, Albanio perdas sian plej bonan laborkapablan forton, kiu estas tre utila por la akceptolandoj. Por la ekonomio de Grekio, lastan jardekon, albanaj elmigrintoj faktoris kiel levilo.

Bardhyl SELIMI