Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
“Ĉu ili estas amnoveloj” (MONATO, 2001/6, p. 20) sin demandas la recenzanto János Sárközi. Certe jes! Kiel avertas la tradukinto Grigori Arosev, ili disradias etoson “percepte-intuician”, sed la recenzanto perceptas nenion. Estus pli bone ne aperigi recenzon de iu, kiu konfesas, ke li “ne finlegus la libron, se li ne devintus skribi recenzon pri ĝi”. Eble li pli kompetentus en recenzo de spicita amor-afero. Mi ĉagreniĝas pensante pri la reago de la tradukintoj, kiuj elektis tiujn novelojn, kiuj elvokas delikatajn, subtilajn sentojn “lasante la korpon kovrita”.
Hélène FALK, Belgio