Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIAJ RILATOJ

Prezidantoj premias

En la ĉefurbo de Slovenio, Ljubljana, okazis meze de junio la unua renkontiĝo de la prezidantoj de la du plej potencaj mondaj fortoj (laŭ armila senco): Usono kaj Rusio. Elektiĝinte, la usona prezidanto George Bush longe prokrastis renkontiĝon kun sia rusa malulo Vladimir Putin. Necesis unue decidi pri neŭtrala renkontejo: ambaŭ konsentis, ke bona loko estas Slovenio.

Kredeble ili volis tiel premii malgrandan Slovenion pro ĝia 10-jara modela vojo al demokratio. Nome en junio ĉi tiu lando festis la 10-jariĝon de la tago, kiam ĝi proklamis sian sendependecon. De tiu momento ĝi atingis gravajn ekonomiajn kaj politikajn sukcesojn.

La renkontiĝon sekvis 1100 ĵurnalistoj el la tuta mondo. La du prezidantoj traktis mondajn temojn kaj ĉefe interkonsentis pri lokoj kaj tempoj de du pliaj renkontiĝoj. La prezidantoj havis ankaŭ mallongajn interparolojn kun la gastigantoj, la prezidanto de Slovenia Respubliko Milan Kuchan kaj la registarprezidanto Janez Drnovšek.

Zlatko TIŠLJAR