Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Hontinda vizito

La 15an de aŭgusto 1945 Japanio estis venkita en la dua mondomilito. Dum la milito 3,5 milionoj da japanoj mortis. Memore al tiu ĉi tago kaj al la mortintoj la registaro ĉiun jaron okazigas ceremonion. Samtage ministroj vizitas la ŝintoisman templon Yasukuni.

Ĉi-jare eĉ ĉefministro Koizumi deklaris, ke li vizitos la templon. Lia kialo tre simplas: “Mi estas tre kortuŝita, kiam mi imagas la mortintajn soldatojn, kiuj devis iri al batalkampo for de siaj familianoj. Kial oni tiel kritikas agon por estimi militfalintojn?” La deklaro reagigis diversmaniere japanojn kaj ankaŭ homojn en aliaj aziaj landoj.

Kio estas la ŝintoisma templo Yasukuni (ĝi signifas “sekurigi kaj trankviligi la regnon”)? La antaŭa formo de Yasukuni estis fondita en 1869 por respekti la falintojn, kiuj batalis por la imperiestro en la interna milito antaŭ la japana moderniĝo. En 1879 ĝi ekapartenis al la japana armeo, dum aliaj ŝintoismaj temploj apartenis al la ministrejo pri internaj aferoj.

Apoteozataj

Tiel ĝi ekzistis por puŝi la japanan popolon al milito. En la templo estis apoteozataj soldatoj kaj militservantoj, kiuj mortis por la imperiestro: civilaj mortintoj kiel viktimoj de atombomboj kaj aeratakoj estis ekskluditaj.

Post la mondomilito la japana konstitucio garantias liberon de la kredo. De tiam Yasukuni fariĝis privata religia sekto, sed dum la pasintaj 50 jaroj dekstremaj partioj ĉiam provas meti Yasukuni sub regado de la registaro kaj tiel oficialigi ĝin samkiel antaŭ la milito. La vizito de la ĉefministro al Yasukuni klare atencas la konstitucion, kiu apartigas politikon kaj religion kiel unu el ĝiaj principoj.

Alia problemo estas, ke en Yasukuni estis sekrete apoteozitaj gravaj militkrimuloj. Vizito de la ĉefministro signifos, ke li aŭ Japanio ne pardonpetas al aziaj landoj pri la japana militkrimo. Mortis en aziaj landoj 20 milionoj da homoj; falis “nur” 3,5 milionoj da japanoj. Simple kalkulite, unu japana soldato mortigis po preskaŭ 6 homojn. Se Koizumi vizitos Yasukuni sen pardonpeto al aziaj militmortintoj, tio estos granda insulto al aziaj popoloj kaj nepre kaŭzos grandan indignon.

HORI Jasuo