Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Peza ĝojo

Naskiĝis la unua elefanto en Vieno — krome la unua en Eŭropo, kiu estiĝis per artefarita fekundigo. Ĉe bestoĝardeno Schönbrunn (esperante: Bela Puto) sen homa helpo naskis post 643-taga gravedeco la 16-jara elefantino Sabi sian viran idon Abu. La elefantido neniam vidos sian patron Tembo, kiu vivas en Colchester [kolĉeste], Anglio. Por tiu procedo oni devis prepari dum monatoj la patrinon. Kvankam Sabi estas trankvilema, ŝi devis elteni fremdajn homojn, timigajn aparatojn, foje ultrasonan ekzamenon kaj ripetite kontrolojn de sango kaj fekaĵo. Nepris tiel precizigi la tagon de la folikla maturiĝo. Tiam oni prenis la spermon de Tembo, malvarmigis ĝin al 4 gradoj, transportis ĝin al Vieno kaj uzis por fekundigo. Tiel oni procedis dum tri sinsekvaj tagoj.

Naskiĝinte, Abu pezis 110 kg: 20 kg malpli ol oni atendis. Tamen baldaŭ li pezis 181 kg kaj daŭre kreskas. Kvankam elefantido estas karulo de infanoj, necesas eduki lin. Plenkreska elefanto pezas 3000 ĝis 6000 kg. Eĉ juna elefanto, apoganta sin kontraŭ flegisto, povus mortigi sian homan amikon. Tial vartistoj foje batas elefantidojn por eviti danĝeron al homoj kaj al la bestoĝardenaj instalaĵoj.

WALTER KLAG

Obeeme sekvas Abu sian patrinon Sabi: sian patron tamen li neniam vidos.