Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

MuKva inaŭgurita!

Malfermiĝis en la aŭstria ĉefurbo la Viena Muzea Kvartalo — konata laŭ la germana mallongigo MuQua [mukva]. Ĝi situas iom ekster la centro de la urbo en barok-stila iama imperiestra ĉevalejo datumanta de la jaro 1725. Tie ekde 1921 troviĝis la Viena Internacia Foiro.

Jam 1987 estiĝis konkurso por alikonstrui la “Foiran Palacon” al muzearo. En 1991 translokiĝis la foiro en la orientan parton de Vieno. Laŭ la unua projekto aperis du turoj en la centra korto, kiuj tamen ne harmoniis kun la baroka fasado. La turojn oni aliplanis al du kuboformaj konstruaĵoj; la aliaj partoj de la palaco ĝenerale restis kiel antaŭ 300 jaroj.

En la somero de 2001 finfine inaŭguriĝis, parton post parto, MuQua. Oni priskribas ĝin kiel “unu el la dek plej grandaj kulturkompleksoj de la mondo, spektakla ligo inter historia kaj moderna arkitekturoj”. Fakte sur la seshektara areo troviĝas 20 muzeoj kaj eventejoj, inkl. de la novkonstruita Ludwig-muzeo pri Moderna Arto, kun nigra bazaltŝtona fasado, en kiu videblas artaĵoj el la posedaĵo de la germana industriisto P. Ludwig; la ankaŭ novkonstruita Leopold-muzeo, ĉefe kun pentraĵoj el la 20a jarcento sed enhavanta ankaŭ la plej grandan kolekton de bildoj de Egon Schiele [ŝile]; Viena Arthalo, por montri nuntempan arton; plus diversaj laŭtemaj ekspozicioj, teatro kaj muzeo por infanoj.

Informoj en diversaj lingvoj troveblas rete sub www.mqw.at (Muzea Kvartalo); www.mumok.at (Ludwig-muzeo); www.leopoldmuseum.at (Leopold-muzeo).

WALTER KLAG

Malantaŭ impona 18-jarcenta fasado troviĝas unu el la plej grandaj muzeo-kompleksoj de la mondo.

Enhavas la muzea kvartalo plurajn vizitindaĵojn: maldekstre la Arthalo, dekstre la Ludwig-muzeo.