Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Porhoma homo

Iama sekretario de komunista partio kaj iama nacia prezidanto fariĝis ĉefministro de Litovio. Algirdas Brazauskas, 68-jaraĝa, ekestris en januaro unuiĝintan litovan socialdemokratan partion kaj en julio transprenis respondecon pri la 12a litova registaro.

Tiel finiĝis la koalicio inter Nova Unio kaj Liberala Unio, kiu kreiĝis pasintjare por kontraŭstari la socialdemokratojn. En la nuna parlamento la tiel nomata nova politiko havas 71 mandatojn el 141-persona parlamento. Kolapsis la antaŭa koalicio pro malkonsento inter la partneroj pri planata privatigo kaj pri la rolo de ŝtataj gas- kaj energio-kompanioj.

Frakcioj

Post la demisio de la liberala registaro parlamentaj frakcioj de Nova Unio, Socialdemokrata Koalicio, Kamparana Partio kaj Nova Demokrata Partio proponis al la prezidanto kandidatecon de Brazauskas por la ĉefministra posteno. La kandidatecon subtenis 84 parlamentanoj. Brazauskas mem, iama komunisto, promesis orientiĝi nek al oriento, nek al okcidento, sed al la ordinara homo en Litovio.

Samtempe li ĵuris daŭrigi la reformojn en Litovio kaj efike administri la landon. Opinio-sondaĵoj montras, ke Brazauskas estas unu el la plej popularaj homoj en la lando.

Laimius STRAŽNICKAS / pg

Estras la 12an registaron en Litovio eksa prezidanto Algirdas Brazauskas.