Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIAJ RILATOJ

Tamen la koro ne malesperas ...

“Ne la sopirata tagiĝo,” kriis la ĉeftitolo de la tagĵurnalo The Times of India, kiam kolapsis en julio diskutoj inter Pakistano kaj Barato. Eĥante tiel verson el poemo urdua de Faiz Ahmed Faiz [fejz], la ĵurnalo spegulis la akran seniluziiĝon ne nur de la popoloj de la du landoj sed ankaŭ de ĉiuj, kiuj deziras finon de la malamo kaj perforto inter tiuj ĉi du najbaroj.

Ĉio bone aŭguris, kiam la prezidanto de Pakistano, Pervez Musharraf, alteriĝis en Nov-Delhio. Barataj ĉefministro Atal Behari Vajpayee [vaghpají] kaj prezidanto K. R. Narayanan [narajánan] varme akceptis la generalon, kiu lanĉis antaŭ du jaroj militon inter tiuj ĉi nukleaj potencoj. Musharraf vizitis la hejmon, kie li naskiĝis antaŭ la landa divido en 1947, kaj la estroj kunmanĝis en la helega lumo de amaskomunikiloj.

Amo kaj memoro

La diskutoj okazis en Agra, la urbo de la Taj Mahal [taĝ mahál], monumento al amo kaj memoro. La pakistana tagĵurnalo Dawn raportis, ke Vajpayee deklaris: “Ni kaptu tiun ĉi freŝan ŝancon por krei daŭran pacon kaj amikecon, kiuj nin evitas dum la pasintaj 54 jaroj.”

Tamen la amikan etoson mortigis memoro pri Kaŝmiro — regiono, pri kiu militis la du landoj tri fojojn ekde la sendependiĝo el Britio. Pakistano asertis, ke centre de la disputo staras la “statuso” de tiu ĉi norda subŝtato; por Barato, tamen, gravas la “situacio”. La du prezidantoj renkontiĝis ses fojojn en Agra sed finfine malsukcesis interkonsenti eĉ pri rutina fina komunikaĵo.

Sed poste la ministroj pri eksterlandaj aferoj de ambaŭ ŝtatoj pli pozitive taksis la pintan renkontiĝon, anoncante, ke Vajpayee iros jam ĉi-jare al Pakistano por daŭrigi la dialogon. Oni ripetu la vortojn de la poeto Faiz: “La koro ne malesperas, nur senpovas / Longas la nokto sufera, sed nur noktas”.

A.Giridhar RAO