Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

La ekstrem-potenco

Kiom bele klara estis la situacio fine de l’ dua mondmilito! Ni havis kvin ŝtatojn, kiuj memdifine kaj laŭ karakterizo ĵurnalista estis tiel nomitaj grandpotencoj: Usono, Sovetio, Ĉinio, Britio kaj Francio. Baldaŭ tamen la Brita Imperio disfalis, Francio perdis siajn koloniojn, tiel ke ambaŭ ŝrumpis al ordinaraj potencoj, Ĉinio pro kultura revolucio de Maŭ Zedong ne plu ludis gravan rolon sur monda scenejo. Poste, dum la periodo de l’ malvarma milito restis du malamikaj grandpotencoj, Usono kaj Sovetio, kiuj per reciproka minacado garantiis pacon surtere.

Nenio sen Usono

Sed hodiaŭ? Post disfalo de l’ sovetia imperio kaj komunisma bloko, el eksaj grandpotencoj restis nur unu: Usono. Ruslando falis en kvazaŭagonion, baraktante kun ĉiuspecaj internaj problemoj, Ĉinio ja estas grandega, sed havas similajn internajn problemojn. Laŭ aliaj, precipe ekonomiaj kriterioj nun Japanio kaj Eŭropa Unio (kun Germanio pinte) estas gigantoj de l’ mondo, sed laŭ multaj aliaj gravaj aspektoj nur gnomoj kompare al elefanta nord-amerika ŝtato. Usono estas ne nur la lasta, sed ankaŭ la sola grandpotenco – kaj en tia situacio pli ĝuste estas, karakterizi ĝin ekstrem-potenco. Ĉu plaĉas al aliaj aŭ ne, ĉiuj dependas de tio, kio okazas en Usono kaj kion faras Usono.

Tamen la situacio estas eĉ pli konfuza, ĉar intertempe ni havas multajn grandpotencojn de atomarmiloj. Apud Usono kaj Ruslando, Britio, Francio kaj Ĉinio nun atomŝtatoj estas ankaŭ Ukrainio, Pakistano, Hindio, (sufiĉe certe) Israelo, (probable, eble) Nord-Koreio, Irako, Irano. Kio estas pri Sud-Afriko, kiu en la epoko de rasdisigado onidire posedis atomarmilojn, ni ne scias.

Rezisto vana

Tamen pli grava por la ordinara vivo de l’ homaro ol eventuala minaco per agresemaj atomŝtatoj estas la ĉiutagaj aferoj. Se Usono havas ekonomian prosperon aŭ krizon, tio influas la tutan ceteran mondon, se la usona centra banko ŝanĝas rentumojn, la borsoj de Tokio ĝis Londono reagas; la kurzo de l’ usona dolaro diktas la kurzon de komuna EU-valuto eŭro, spite al ĉiaj klopodoj de ties centra banko. Tutmondigon pli-malpli perforte realigas Usono laŭ siaj deziroj kaj bezonoj, la aliaj povas nur sekvi aŭ perei. Kaj same, kiel ne eblas spiti la ekstrem-potencon sur kampoj de ekonomio kaj kapitalismo, la aliaj ŝtatoj kaj mondopartoj ne kapablas politiki kontraŭ la regantojn en Vaŝingtono.

La nova usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] plene ekspluatas sian fortan pozicion kaj rigore realigas tiujn planojn, kiujn li volas, kaj same rigore rifuzas tiujn internaciajn projektojn, kiujn li ne volas.

Ekzemple li ne nur reaktivigis la planojn por kontraŭraketa programo sed eĉ akcelas ĝin, fajfante pri hezitoj de amikaj ŝtatoj kaj kritiko de Moskvo kaj Pekino. Ekzemple li haltigis la projekton por plibonigo de l’ monda klimato (laŭ protokolo de Kioto), simple deklaris ĝin “morta”, spite al ĉia kritiko de aliaj protokolintoj. Ekzemple li anoncis nuligon de la traktato pri internacia puntribunalo, subskribita jam de lia antaŭulo Bill Clinton [klintn].

Ne gravas en tiu ĉi kunteksto, ĉu Bush havas taŭgajn aŭ pli bonajn argumentojn – certe oni povas, ekzemple, diskuti ĉu la ABM-traktato (la traktato pri kontraŭbalistikaj raketoj) kun Moskvo estas malmoderna – aŭ ĉu Usono rompas aŭ vundas kontraktojn; gravas nur, ke Bush devas nek atenti nek respekti argumentojn, kritikon aŭ proteston de iu alia potenco, se li volas realigi kaj fari ion. Se Usono konstruas kaj instalas defend-raketojn, neniu povas malhelpi tion. Se Usono daŭrigas damaĝi la klimaton, la protokolo de Kioto ne valoras la paperon sur kiu ĝi estas skribita, sed neniu kapablas eviti tion. Kaj kion valoras internacia puntribunalo, se la plej granda potenco de l’ mondo ne agnoskas ĝin?

Rajto de fortulo

Rezisto de ekstere estas vana, tamen ankaŭ la usona prezidanto ne povas fari ĉion ajn, kio plaĉas al li. Se ekestas rezisto interne de Usono, li devas cedi; tio ekzemple jam okazis pri kelkaj projektoj, kiujn kontraŭis mediprotektaj grupoj. Sed ion tian ni ne povas atendi pri defend-raketoj aŭ monda klimato, ĉar tiukampe usonaj elektantoj plene aŭ plimulte kongruas kun sia prezidanto.

Ni aliaj povas priplori la situacion, sed ĝi estas tia: la sola ekstrem-potenco povas agi tute laŭ propra bontrovo kaj kontraŭ la interesoj de l’ tuta cetera mondo. Ĉu plaĉas al ni aŭ ne, ni revenis al epoko, dum kiu la plej forta havas ĉiujn rajtojn – nun tamen sub signo de demokratio.

Stefan Maul