Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BALTIO

Litovio progresas

Laŭ ĉiujare proklamata bonstata indico de Unuiĝintaj Nacioj (Human Development Index) de 162 ŝtatoj ĉi-jare Litovio instaliĝis en la grupo de bone disvolvitaj landoj. Al tiu grupo apartenas 48 ŝtatoj, inter kiuj Litovio estas 47a. Lastjare en tiu listo ĝi estis 52a, kaj en la jaro 1999 nur 62a.

La indico estas kombinita indikilo, kiu spegulas mezan enspezon por unu loĝanto, situacion de sanprotektado, vivdaŭron, klerigadon, klerecon kaj popolan aĉetpovon.

Alia balta lando Estonio en la grupo de bone disvolvitaj landoj okupas la 44an pozicion. Latvio kontentiĝas per la 50a pozicio kaj ankoraŭ apartenas al la grupo de meze disvolvitaj landoj.

Inter 162 landoj la unua estas Norvegio kaj la lasta Siera-Leono. En la raporto substrekiĝas impona progreso de Egiptio, Indonezio, Suda Koreio kaj Portugalio.

LAST