Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Sociologoj avertas

Post aliĝo al Eŭropa Unio (EU) Litovio perdos ĝis 300 000 loĝantojn. Tiajn anticipajn prognozojn prezentis litovaj sociologoj kaj spertuloj de EU.

Esplorado montras, ke dum tri estontaj jaroj vivi eksterlande planas ĉ. 2 % de la loĝantoj. Konsiderante ke ili forveturus kun siaj familioj, oni povas kalkuli ĉirkaŭ 300 000 personojn. Tio signifas, ke Litovio perdos la plej laboreman socitavolon. “Migrado influos ne nur apartajn fakojn, sed ankaŭ la tutan ekonomion de la lando”, avertas sociologoj.

Danĝeran influon al la labormerkato antaŭtimas ankaŭ najbaraj EU-landoj. Tamen altpostenuloj de EU trankviligas, ke tiu influo ne estos granda. Sian decidon pri forigo de sepjara transira periodo kaj malfermo de sia labora merkato, post kiam Litovio aliĝos al EU, jam oficiale deklaris Danlando, Irlando kaj Nederlando. Neoficiale oni asertas, ke samon baldaŭ faros ankaŭ Svedio kaj Italio.

LAST